Ŝavikolo
ŝavikolo
Plata kemia strukturo de la
Ŝavikolo
ŝavikolo
Tridimensia kemia strukturo de la Ŝavikolo
izoŝavikolo
Tridimensia kemia strukturo de la Izoŝavikolo
Ŝavikolo estas nature trovata en la esencoleoj de la beteloleo.
Alternativa(j) nomo(j)
  • p-Alil-fenolo
  • Propenil-fenolo
Kemia formulo
C9H10O
CAS-numero-kodo501-92-8
ChemSpider kodo21105856
PubChem-kodo68148
Merck Index15,2049
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora likvaĵo
Molmaso134.178 g·mol−1
Denseco1.020g cm−3
Fandpunkto16  °C
Bolpunkto238  °C
Refrakta indico 1,5441
Acideco (pKa)10.23[1]
SolveblecoAkvo:Malmulte solvebla
Mortiga dozo (LD50)1230 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH302, H312, H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP264, P270, P280, P301+312, P302+352, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P363, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

Ŝavikoloalil-fenolo estas natura fenilpropeno, natura organika komponaĵo, kies kemia strukturo konsistas je unu fenola grupo ligita al alia propenila grupo. Ĝi estas senkolora likvaĵo distilita kune kun terpenoj en la esencoleo de betelo. Freŝaj folioj de betelo enhavas ĉirkaŭ 30%-40% ŝavikolo. Ĝi ĉefe uzatas kiel milda stimulilo.

Esencoleoj ekde seka foliaro de betelo povas enhavi ĉirkaŭ 70%-75% metil-ŝavikolo. Ŝavikolo estas metabolito de la metil-ŝavikolo. Aktivigita ŝavikolo havas stimulajn efikojn sen psikedel-simila aktiveco pro ĝiaj pluraj korespondaj alkaloidaj analogaĵoj, tiaj kiaj hordenino, tiramino kaj p-hidrokso-amfetamino. Ŝavikolo trovatas en aliaj esencoleoj tiaj kiaj anizo kaj gardenio. Ŝavikolo uzatas en parfumfabrikado, dentopastoj kaj kosmetikaĵoj. Ŝaviko havas nematicidajn[2], antifungajn,[3] kaj antimikrobajn [4] proprecojn.

Reakcioj

Reakcio 1

  • Ŝavikolo transformigas en "izoŝavikolon" en alkala medio:

ŝavikolo izoŝavikolo

Reakcio 2

  • Ŝavikolo estas sintezebla per varma interagado de la alila-fenila-etero en ĉeesto de natria hidroksido:

alila fenila etero ŝavikolo

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.