La vorto ŝakto - plej ĝenerale "vertikala malplenaĵo" - uzatas en diversaj kuntekstoj:[1]
- Ŝakto estas parto de minejo, vertikala puto en la tero kondukanta al la minaj galerioj.
- Ŝakto estas ankaŭ longa vertikala parto de konstruaĵo tra la etaĝoj, kie moviĝas lifto aŭ kiu entenas ŝtuparon.
- Kaj laste ankaŭ vertikala malplenaĵo sub strato, kiu donas aliron al la akvoproviza sistemo per subterfaca hidranto aŭ al la kloakokanala sistemo, nomatas ŝakto.
Laŭ Francisko Azorín ŝakto estas Puto por registri, aerumi, komuniki minon, kloakon.[2] Li indikas etimologion el la germana Schaft (tubeto).[3]
Aliaj komunaj uzoj
- aerŝakto. Tia vertikala truo, lasita en la konstruo de ŝipo aŭ de mino, por ventoli la profundaĵon.
Referencoj
- ↑ difino en Reta Vortaro
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 192.
- ↑ Azorín, samloke.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.