La ŝahmuka skribsistemo (ŝahmuke شاہ مکھی) estas unu el la du ĉefaj ortografioj de panĝaba. Ĝi estas abĝado, kiu baziĝas sur arab-persa ortografio kaj oni ĝin uzas ĉefe en okcidenta Panĝabo. Ĝi tute malsamas al gurmuka skribsistemo, kiun oni uzas en orienta Panĝabo. Malkiel Esperanto, oni skribas en la ŝahmuka skribo de dekstre al maldekstre kaj Nastaleeq estas populara tiparo.[1] Kvankam panĝaba estas tona lingvo, kiel ĉina, la ortografio ne havas apartajn signojn por montri tonon.

Aboco

La ŝahmuka skribsistemo estas abĝado. Tial vokaloj estas nur montrantaj en la infanaj libroj aŭ tekstoj celitaj al fremduloj lernantaj la lingvon. Ekzemple, oni skribas 'Zamenhof' kiel 'Zamnhŭf', 'Esperanto' kiel sprantŭ' kaj 'kvin' kiel 'kvn.'

La ortografio donas multe da vortdevena informo pro la uzado de literoj kies sonoj nur troviĝas perse kaj arabe, sed ne ekzistas panĝabe.

La ortografion oni kutime dividas inter du tipoj da literoj: (1) Bazaj literoj, kaj (2) Okulvitraj literoj.

Bazaj literoj

NomoElpa. NomoElpa. NomoElpa. NomoElpa. NomoElpa.
اalif  بbeba پpepa تteta ٹṭeʈa
ثsesa جĝimga چĉet͡ʃa حheha خĥexa)
دdalda ڈḍalɖa ذzalza رrera ڑṛeɽa
زzeza ژĵeʒa سsinsa شŝinʃa صsadsa
ضzadza طtata ظzaza عain' غghainɣa
فfefa کkafka قqafka گgafga لlamla
مmimma نnunna وŭaŭŭa, va, o, u: ہeta heha ءe
یgranda ii: ےeta ii)

Okulvitraj literoj

Okulvitraj literoj estas tiel nomataj pro la uzado de ھ (ha-okulvitra) kun bazaj literoj por ĝuste montri sonon de indiĝenaj vortoj kaj vortoj devenitaj el sanskrita, hinda/urdua kaj aliaj subkontinentaj lingvoj.

La uzando de 'ha-okulvitra' ankaŭ distingas ne-tonhavajn literojn al ton-havaj.

NomoElpa. NomoElpa. NomoElpa. NomoElpa. NomoElpa.
بھbha پھfafa تھthatʰa ٹھthaʈʰa جھjhaʈa
چھchhat͡ʃʰa دھdha ڈھdhaʈà کھkhakʰa گھghakà)

La ŝahmuka skribsistemo kaj Esperanto

Estas tute eble transskribi Esperanton pere de ŝahmuka skribo. Sube estas ekzemplo:

این لا نورد اوریینا پارتو دے آفریکو تروویجاس ایگیپتو، لا پاترویو دے لا پلے آنتیکوا تْسیویلیزاتْسیو این لا موندو۔

En la nord-orienta parto de Afriko troviĝas Egiptio, la patrujo de la plej antikva civilizacio en la mondo.

Ankaŭ Vidu

Inform-fontoj

  1. M. G. Abbas Malik. Punjabi Machine Transliteration. Department of Linguistics Denis Diderot, University of Paris 7 Paris, France.

Eksteraj Ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.