Proceso parodia, enscenigita aŭ spektakla estas negativa kaj malestima termino por la publika jura ago, en kiu justeco neniam kaj neniel estas atingebla kaj fakte la verdikto estis vere decidita antaŭ la juĝo. La celo de la proceso do ne estas taksi la kulpon de la akuzito, sed publikigi la punmanieron kaj la kialojn de ĝi, formo de denunco, kaj kiel averto al ĉiuj aliaj. Tiel en ĉi tiuj procesoj eblas kondamni senkulpan homon sen doni al li justan proceson.
Spektaklaj procesoj estas rimedo por persekuti kontraŭulojn de reĝimo aŭ aliajn homojn, kiujn la reĝimo volas damaĝi. La celo de la verdikto estas antaŭ ĉio venĝi aŭ puni la akuzitojn pro la krimoj atribuitaj al ili, kaj ne rehabiliti ilin.
En multaj kazoj, ekzistas devioj de la reguloj de proceduro kaj eĉ de la leĝo mem en spektaklo. Akuzitoj ne ricevas la rajton defendi sin, kaj iliaj deklaroj estis prenitaj de ili sub torturo aŭ alia devigo por deklari sin kulpa.
Ekzemploj en la historio
- 30 Proceso kontraŭ Jesuo
- 1415, La juĝo de Jan Huss
- 1431, La juĝo de Jean d'Arc
- 1649, La proceso de Karlo la 1-a, Reĝo de Anglio post la Angla enlanda milito
- 1792, La proceso de Ludoviko la 16-a, reĝo de Francio
- 1928, La Ŝaĥtia proceso estis la unua grava ŝajnproceso en Sovetunio post la proceso de Socirevoluciuloj en 1922.
- 1936, La moskvaj procesoj (ruse Московские процессы) estis serio de spektakloprocesoj en Sovetunio sub Stalino, kaj anoncis la periodon de grandaj elpurigoj, inkluzive la ekzekuton de Miĥail Tuĥaĉevskij, la "21-a Proceso" kontraŭ Nikolaj Buĥarin kaj aliaj.
- 1941, La juĝo de Riom okazinta en Vichy Francio por pruvi, ke la gvidantoj de la Tria Franca Respubliko inter 1936 kaj 1940 kulpis pri la malvenko de Francio.
- 1945, Proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato
- 1949, La proceso de Laszlo Rajk en Hungario
- 1951, La proceso de Janos Kadar en Hungario
- 1952, Kontraŭjudaj parodiaj procesoj pro antisemitaj kaj kontraŭ-cionismaj kialoj: Pragaj procesoj en Ĉeĥoslovakio
- Kazo de Kuracistoj en Sovetunio; proceso de pola episkopo Czesław Kaczmarek, septembro 1953
- 1980, La teatra juĝo de la Bando de la Kvar en Ĉinio
- 2009, Procesoj de manifestaciantoj post la prezidanta elekto de Irano.