En enigmarto, ŝajna derivaĵo estas vortludo kiu koncernas paron da vortoj devenantaj el du apartaj radikoj, sed kiuj ŝajnas derivi unu el la alia per enmetado de afikso.
Ŝajnaj derivaĵoj ofte estas dusencaĵoj: ekzemple, kateto (ne-hipotenuza latero de orta trilatero) estas ŝajna derivaĵo de kato (besto), sed "kateto" mem ankaŭ povas signifi "eta kato".
Male, aliaj ŝajnaj derivaĵoj konsistas el vortoj tute ne rilatigeblaj unu al la alia, kiel ekzemple meso (diservo) kaj la responda ina formo Mesino (urbo en Sicilio), kiu neniel povas signifi "ina meso" (ĉar tio ne havus sencon).
Ĉiuj lingvoj, kiuj posedas regulan (aŭ almenaŭ oftan) ŝablonon por krei derivaĵojn el vortoj, povas havi ŝajnajn derivaĵojn.
Ŝajnaj derivaĵoj en Esperanto
Pro sia riĉeco je regulaj antaŭafiksoj kaj postafiksoj, Esperanto aparte riĉas je ŝajnaj derivaĵoj.
La jenaj specoj de ŝajnaj derivaĵoj estas eblaj en Esperanto:
- Ŝajna adigo: greno/grenado
- Ŝajna aĵigo: korso/korsaĵo
- Ŝajna anigo: tuko/tukano, vetero/veterano
- Ŝajna arigo: amo/amaro, ero/eraro, kato/kataro
- Ŝajna boigo: beno/bobeno
- Ŝajna disigo: kreta/diskreta, puto/disputo
- Ŝajna ecigo: apro/apreco
- Ŝajna egigo: kolo/kolego
- Ŝajna ejigo: Bruno/Brunejo, pompo/Pompejo
- Ŝajna ekigo: rano/ekrano
- Ŝajna eksigo: citi/eksciti, kuzo/ekskuzo, tra/ekstra
- Ŝajna emigo: fono/fonemo, haro/haremo, pro/premo
- Ŝajna endigo: eta/etendo, legi/legendo, preto/pretendo
- Ŝajna erigo: konko/konkero, papo/papero, suko/sukero
- Ŝajna estrigo: semo/semestro, pala/palestro
- Ŝajna etigo: komo/kometo
- Ŝajna fiigo: bromo/fibromo, akro/fiakro, lipo/Filipo
- Ŝajna geigo: nomo/genomo
- Ŝajna idigo: lipo/lipido, karoto/karotido, rapo/rapido
- Ŝajna igigo: indo/indigo
- Ŝajna iĝigo: presto/prestiĝo
- Ŝajna iligo: apro/aprilo, Argo/argilo, morbo/morbilo
- Ŝajna ingigo: esti/estingi, faro/faringo
- Ŝajna inigo: aspiro/aspirino, insulo/insulino, puto/putino
- Ŝajna ismigo: pro/prismo, turo/turismo
- Ŝajna istigo: geno/genisto, aro/aristo, tro/tristo
- Ŝajna maligo: ario/malario
- Ŝajna misigo: tero/mistero, kanto/miskanto
- Ŝajna onigo: beto/betono, timo/timono, foto/fotono
- Ŝajna opigo: sinko/sinkopo, rodo/Rodopo, galo/galopo
- Ŝajna participigo: karo/karoto, disko/diskonto
- Ŝajna reigo: buso/rebuso, dukto/redukto, kordo/rekordo
- Ŝajna uligo: beto/betulo, grati/gratulo, oko/okulo
- Ŝajna umigo: kosto/kostumo, medio/mediumo, for/forumo, volo/volumo
Krome, ankaŭ eblas la jenaj ŝajnaj derivaĵoj, por kiuj tamen nur eblis trovi ekzemplojn kie la baza vorto estas liternomo:
- Ŝajna aĉigo: ko/kaĉo
- Ŝajna ebligo: mo/meblo
- Ŝajna indigo: ho/hindo
- Ŝajna praigo: mo/pramo
- Ŝajna ujigo: to/tujo
- Ŝajna virigo: to/virto
Teorie eblas, sed en la praktiko ŝajne ne ekzistas en la nuntempa vortostoko de Esperanto, ŝajna ĉefigo (ĉef-) kaj ŝajna obligo (-obl-).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Esperanto, ŝerca gramatiko - Grammatica per scherzo, dulingva eseeto de itala esperantisto Graziano Ricagno kiu listigas tre multajn ŝajnajn derivaĵojn.
- Ŝasero - Ŝablona serĉilo, per kiu eblas traserĉi vortaron de Esperanto laŭ difinita ŝablono (ekzemple, "*ec" redonas ĉiujn vortojn, kiuj finiĝas per "ec"). Ĝi interalie tre utilas por serĉi ŝajnajn derivaĵojn.