Ŝahdadkot
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 90 000  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 51′ N, 67° 54′ O (mapo)27.8567.9Koordinatoj: 27° 51′ N, 67° 54′ O (mapo) [+]
Ŝahdadkot (Sindo)
Ŝahdadkot (Sindo)
DEC
Ŝahdadkot
Ŝahdadkot
Situo de Ŝahdadkot
Ŝahdadkot (Pakistano)
Ŝahdadkot (Pakistano)
DEC
Ŝahdadkot
Ŝahdadkot
Situo de Ŝahdadkot

Map

Ŝahdadkot (urdue شہدادکوٹ‎, sinde شھدادڪوٽ) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano), kie ĝi estas sidejo de kantono. La oficiala loknomo estas Silra Ŝahdadkot, tamen ĝi estas plejparte konata memstare mallongigita nomo.

Stacio por benzinoj ĉe Ŝahdadkot

Bazaj informoj

Geografio

Ŝahdadkot situas sur ebenaĵo laŭ la dekstra bordo de la Induso. Sukur troviĝas 95, Hajderabado (Pakistano) kaj Kveta po 278, Karaĉio 343, Multano 434, Fajsalabado 641, Lahoro 748, Peŝavaro 768, Rawalpindi 807, Islamabado 819 kilometrojn (aere) .

Historio kaj populacio

Pli frue plejparte hinduoj vivis ĉi tie kaj dum la jarcentoj ofte okazis tribaj bataloj. Ŝahdadkot ricevis sian loknomon de ĥano Ŝahdad. Dum la brita-afgana milito la hinduoj helpis la britojn kun transportoj de varoj al Afganistano. Komence tiu teritorio apartenis al distrikto de Larkana, baldaŭ tiu parto memstariĝis aparta distrikto. En sendependiĝo de Pakistano en 1947 multe da hinduoj foriris kaj alvenis aliaj popoloj el la alia nova ŝtato Barato. En 2009 granda inundo okazis, eĉ la armeo helpis.

Loĝantaro
196119721981199820102017
15 04324 32332 88859 83689 989118 915

En Ŝahdadkot parolas plejparte urdue aŭ sinde, krome aliajn lokajn lingvojn.

Ekonomio

Ŝahdadkot troviĝas en agrikultura regiono. La ĉefaj kultivaĵoj estas cerealoj kaj rizoj.

Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas videbla Ŝahdadkot

Trafiko

Ĉe Ŝahdadkot preteriras ĉefŝoseo laŭ oriento-okcidento, en la urbego renkontiĝas aliaj du ĉefvojoj el sudo kaj nordo. Flanka fervoja linio trairas la urbegon (Larkana-Ĝakobabad).

Klimato

Ŝahdadkot situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun efiko de musono. La urbego apartenas al la plej varmaj urboj en Pakistano. En somero la temperaturo povas atingi eĉ 52 °C, vintre la hidrargo falas kelkfoje al proksimeco de frostopunkto. La musono daŭras de julio ĝis septembro. Polvoŝtormoj ankaŭ estas tre oftaj en somero. La plenjara averaĝa precipitaĵo estas proksimume nur 50 mm. En la dua duono de la jaro ĝenerale ne pluvas.

Fontoj

  • WikiTrans
Fervojaj linioj en Pakistan, kie estas videbla ankaŭ Ŝahdadkot
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.