La Ŝafvianda raguo aŭ en hispana caldereta estas tradicia plado de la hispana kuirarto. La ĉefaj ingrediencoj estas viajado el ŝafo, cepo, ajlo, tomato, kapsiko, blanka vino kaj olivoleo. Ĝi estas plado kiun oni servas varma kaj tipas en sudaj regionoj el Hispanio, kiaj Ekstremaduro, Manĉo, Andaluzio ktp.
Recepto
Oni aldonas salon al la viando jam dispecigita kaj sengrasigita, oni dispecigas la cepojn, kapsikojn kaj tomatojn kaj oni sofritas ilin kun la ajloj en kaldrono kun iom da oleo. Post la sofrito, oni aldonas la viando kaj post iom da kuirado oni aldonas la vinon. Oni kuiras super malforta fajro, preferinde el ligno. Post konsumado de granda parto de la vino en la kaldrono, oni aldonas akvon kaj oni finkuiras ĝis la vaporiĝo; oni ĝin servas tre varma. Ofte oni antaŭkuiras bazon el la ŝafaj internaĵoj, nome hepato, renoj ktp.
Eksteraj ligiloj
(en hispana)
- Ŝafvianda raguo el Manĉo en RecetasyVinos.com