Ŝabtaj Cvi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
שַׁבְּתַי צְבִי | ||
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1626 en Izmiro | |
Morto | 17-an de septembro 1676 (50-jaraĝa) en Ulcinj | |
Religio | islamo • judismo • Sabbateans • Kabalo vd | |
Lingvoj | hebrea • turka vd | |
Ŝtataneco | Otomana Imperio vd | |
Profesio | ||
Okupo | mistikulo • rabeno vd | |
Laborkampo | filozofio vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝabtaj Cvi (hebree שַׁבְּתַי צְבִי , turke Sabetay Sevi; diversaj literumoj en aliaj lingvoj; naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1626 – mortis la 17-an de septembro 1676) estis sefarda rabeno kaj kabalisto, kiu proklamis sin la longe atendata juda mesio. La movado, kiun li fondis, nomiĝas ŝabtajanismo. Li komencis diri al siaj kunuloj en la hejmurbo Izmiro jam en la jaro 1648, kiam li havis 22 jarojn, ke li estas la mesio.
En 1666, kiam li venis en Konstantinopolon, lin kaptis kaj malliberigis la turka registaro. Post pluraj monatoj, kiujn Ŝabtaj pasigis en prizonoj, Ahmed Köprülü, la veziro de la sultano, dekretis ke li devas elekti unu el tri farotaĵoj: pruvi sian diecon kontraŭ pafarkoj, aŭ trapikiĝi, aŭ konvertiĝi al islamo. Ŝabtaj Cvi elektis konvertiĝi, kaj surmetis turkan turbanon. Plej multaj ŝabtajanoj seniluziiĝis pri lia mesieco post la islamaniĝo, sed lia edzino Sara kaj ĉirkaŭ 300 familioj da sekvantoj elektis ankaŭ por si la konvertiĝon. Tiuj familioj nomiĝis dönmeh „konvertitoj“, kaj iuj el ili sekvas lin ĝis la hodiaŭa tago.