Ŝabac | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Serbio • urbo | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 15000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 44° 45′ N, 19° 42′ O (mapo)44.75583333333319.693888888889Koordinatoj: 44° 45′ N, 19° 42′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 65 m [+] | ||||
Areo | 795 km² (79 500 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
| |||||


Ŝabac (serbe Шабац, slave Šabac, hungare Szabács) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en distrikto Maĉva. Ankoraŭ 51 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
- Loĝantaro: 55160
- Poŝtkodo: 15000
- Telefonprefikso: 15
- Aŭtokodo: SA
Situo
Ŝabac situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Sava (rivero), laŭ ĉefvojoj al Ruma (tra ponto), al Beogrado kaj al Drina. La ĉefurbo troviĝas 65 km-ojn for.
Historio
La unua mencio devenis el 1454 en formo Zaslon, apartenanta foje al Serbio, foje al Hungara reĝlando. La turkoj konstruis fortikaĵon en 1472, kiun Matiaso la 1-a vane sieĝis, sed post 4 jaroj okupis ĝin. En 1492 la turkoj ne sukcesis reakiri ĝin, nur en 1521. Inter 1718-1739 Ŝabac apartenis al Habsburga Imperio, poste denove al la Turka Imperio. En 1807 la serboj okupis la fortikaĵon, sedv en 1813 la turkoj denove venkis. En 1867 Serbio akiris la urbon. en 1883 tie oni eldonis la unuan serblingvan ĵurnalon. En 1914 en la proksimeco la serboj unuafoje venkis la Habsburgan Imperion, dume la urbo detruiĝis. En 1941 la germanoj okupis la urbon, fine en 1944 partizanoj liberigis la urbon. Dum la socialismo Ŝabac iĝis grava industria urbo. En 2002 loĝis en Ŝabac 55163 da homoj, (serboj 52351 (95 %) kaj aliaj).
Vidindaĵo
- ortodoksa preĝejo
Famuloj
- Mileva Marić, edzino de Alberto Ejnŝtejno, studis tie.