Ŝaĥtar Donecko | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | Футбольний клуб «Шахта́р» Доне́цьк | ||
Fondita | la 24-an de majo 1936 | ||
Stadiono | areno Donbas | ||
Kapacito | 52 521 | ||
Prezidanto | Rinat Ahmetov | ||
Trejnisto | Marino Pušić | ||
Ligo | Ukraina Unua Ligo | ||
2022/23 | 1-a | ||
| |||
Ŝaĥtar Donecko (ukraine Шахта́р Доне́цьк aŭ plennome Футбольний клуб «Шахта́р» Доне́цьк, prononco laŭ sistemo IFA [fʊdˈbolʲnɨj kɫup ʂäxˈtär doˈnɛt͡sʲk]) estas profesia futbalklubo de Ukrainio. Kiel la nomo indikas, ĝi situas en la mineja urbo Donecko kaj origine temis pri teamo de ministoj. La unua vira futbalteamo de la klubo estas inter la gvidaj de la lando (en la sezono 2022-23 ĝi ekzemple estas ĉampiono de la Ukraina Unua Ligo de la Ukrainia Asocio de Futbalo, do malgraŭ ĉiu militado en Ukrainio ne konsideras sin parto de Rusio, sed daŭre de Ukrainio). Ankaŭ jam en la epoko de Sovetunio la teamo havis gvidan rolon en la futbala Supera Ligo (ruse Высшая лига, ukraine Вища ліга) de Sovetunio.
La bosnia-nederlanda eksa futbalisto Marino Pušić ekde la fino de oktobro 2023 estas la trejnisto de la unua vira teamo.
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo (ukraine, ruse, angle kaj ankaŭ portugale)