Řestoky | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Venceslao en Řestoky | |||
|
|||
Oficiala nomo: Řestoky | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Chrast | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Ležák | ||
Situo | Řestoky | ||
- alteco | 258 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 55′ 13″ N 15° 55′ 03″ O / 49.92028 °N, 15.91750 °O (mapo) | ||
Katastro | 3,91 km² (391 ha) Řestoky | ||
Loĝantaro | 479 (2023) | ||
Denseco | 122,51 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1115 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 51 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 572217 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Řestoky | |||
Retpaĝo: www.restoky.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Municipo Řestoky situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en ebenaĵo ĉe rivereto Ležák, 3 km nordokcidente de urbo Chrast, 9 km oriente de urbo Chrudim kaj 5 km sude de Hrochův Týnec. Vivas ĉi tie 479 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rosice, Chrast, Honbice, Trojovice, Zaječice kaj Zájezdec.
Historio
Řestoky estas unu el la plej malnovaj vilaĝoj en distrikto Chrudim. Ĝi estas menciita jam en la jaro 1115.
La nomo Řestoky, en historiaj dokumentoj ankaŭ Žestoky, Ržestoky aŭ Zestoky, devenas el malnovslava Žestoci, kio signifis "sovaĝaj", "krudaj".
En la jaro 1604 estis en Řestoky konstruita mulelejo, koste de sinjoro Adam Talácky el Ještětice. Nur en la jaro 1821 estis metita baza ŝtono de la lernejo kaj jam en la jaro 1842 oni devis pligrandigi ĝin.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 420 |
1880 | 484 |
1890 | 519 |
1900 | 486 |
1910 | 515 |
1921 | 586 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 564 |
1950 | 462 |
1961 | 490 |
1970 | 479 |
1980 | 491 |
1991 | 460 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 463 |
2014 | 492 |
2016 | 492 |
2017 | 483 |
2018 | 482 |
2019 | 490 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 489 |
2021 | 481 |
2022 | 473 |
2023 | 479 |
Vidindaĵoj
Preĝejo
Nuna preĝejo de Sankta Venceslao, devenanta el la fino de 13-a jarcento estis kelkfoje rekonstruata. En la jaro 1350 oni estigis en Řestoky memstaran paroĥejon, sed tiu dum husanaj militoj neniiĝis. Poste ĝi ne estis jam restarigita kaj nur en la jaro 1664 estis Řestoky oficiale asociigitaj al paroĥejo Chrast kaj la preĝejo en Řestoky fariĝis filia.
Ĝi estas ununava kun ortangule fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj turo en okcidenta frontalo. La presbiterejo estas plafonita per unu kampo de kruca volbo, sur norda flanko de ĝi estas sankta ŝranko kun trilatera vimperko, fenestroj estas pintarkaj kaj triumfarko ankaŭ pinta. En sakristion gvidas baroka portaleto. La navo estas platplafona kun ligna ĥorejo. La subturejo estas kruce volbita. En interioro estis malkovritaj murpentraĵoj el la 14-a jarcento.
La ĉefaltaro estas novgotika el la jaro 1901. Du kontraŭstaraj flankaj altaroj estas el la unua duono de 18-a jarcento, bildo de Sankta Elizabeto el la jaro 1733, de Sankta Venceslao el la 18-a jarcento, en sakristio bildo de Sankta Anna el la 19-a jarcento. La tomboŝtonoj estas el la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Sur la turo estas konservita memorinda sonorilo el la jaro 1492, kiu pezas 170 kg. Du malpligrandaj sonoriloj estis konfiskitaj en la Dua Mondmilito.
Sur tombejo ĉiraŭanta la preĝejon kreskas kvar memorindaj tilioj.
Grenejo
Duetaĝa baroka grenejo kun dek du fenestraj aksoj devenas el la 18-a jarcento. Trilateran volutan frontonon dividas pilastroj kaj ornamas vazoj.
Empiraj domoj
En la vilaĝo estas kelkaj popoldevenaj empiraj domoj el la unua duono de 19-a jarcento.
Elstaraj personuloj
Helena Šmahelová
Ĉeĥa verkistino Helena Šmahelová naskiĝis en Řestoky en la jaro 1910. En sia verkaro ŝi dediĉis aparte al problemoj de junularo. Ŝiaj verkoj estis tradukitaj en pli ol dek lingvoj kaj aprezitaj per prezo de A. Ch. Andersen kaj per titolo "merithava artistino". Ŝi mortis en la jaro 1997.
Jaromír Šotola
Naskiĝinto el Řestoky Jaromír Šotola estis oficiale proklamita unua aviada viktimo de la Dua Mondmilito. Lia skolta aviadilo estis pafe faligita la 25-an de oktobro 1938 apud Hodžovo en Slovakio.
Literaturo
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.