Ňárad | |
hungare: Csiliznyárad | |
municipo | |
Ňárad | |
Oficiala nomo: Ňárad | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trnava |
Distrikto | Distrikto Dunajská Streda |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Rivero | Danubo |
Situo | Ňárad |
- alteco | 113 m s. m. |
- koordinatoj | 47° 50′ 10″ N 17° 36′ 38″ O / 47.83611 °N, 17.61056 °O (mapo) |
Areo | 10,446 km² (1 044,6 ha) |
Loĝantaro | 633 (31.12.2009) |
Denseco | 60,6 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1468 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 930 06 |
Telefona antaŭkodo | +421-31 |
Aŭtokodoj | DS |
NUTS | 501930 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trnava
| |
Vikimedia Komunejo: Ňárad | |
Retpaĝo: obecnarad.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Ňárad, hungare Csiliznyárad estas malgranda vilaĝo en Slovakio en Regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. Pli fruaj slovakaj loknomoj estis Topoľovec kaj Čiližský Ňárad.
Situo
la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ kanalo de Danubo, laŭ traira flankovojo. Dunajská Streda troviĝas 18 km for.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1468. Tiam la kampoj apartenis al familio Dóczy (dOci). En 1910 loĝis en la vilaĝo 659 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Győr (reĝa departemento), al distrikto de Csilizköz, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis tie 616 da homoj (586 hungaroj kaj 28 slovakoj).