Łochów | |||
| |||
Blazono | |||
| |||
urbo | |||
---|---|---|---|
Genitivo de la nomo | Łochowa | ||
Provinco | Mazovio | ||
Distrikto | Distrikto Węgrowski | ||
Komunumo | Komunumo Łochów | ||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||
Urborajtoj | 1969 | ||
Koordinatoj | 52° 32′ N, 21° 43′ O (mapo)52.53166666666721.710555555556Koordinatoj: 52° 32′ N, 21° 43′ O (mapo) | ||
Alto super la marnivelo | 103 m | ||
Areo | 13,35 km² | ||
Loĝantaro | 6401 (en 2004) | ||
Poŝtkodo | 07-130 | ||
Telefona antaŭkodo | 25 | ||
Aŭtokodo | WWE | ||
TERYT | 1141933054 | ||
Estro | Marian Dzięcioł | ||
Titolo de estro | Urbestro | ||
Adreso de estraro | al. Pokoju 75 | ||
Poŝtkodo de estraro | 07-130 | ||
Telefono de estraro | 25 675-12-35 | ||
Fakso de estraro | 25 675-12-35 | ||
Komunuma retejo | http://www.gminalochow.pl/ | ||
Łochów estas urbo en la Mazovia Provinco de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la distrikto Węgrowski. En la jaroj 1975–1998 la urbo apartenis al vojevodio Siedlce. En 2011 estis 6761 loĝantoj.
Situo
Situita en Mazovio, en la Valo de Malsupra Bugo apud la rivero Liwiec, najbaras kun arbaroj.
Historio
Konata en mezepoko kiel setlejo, de kiu lokaj princoj ekiris al ĉasado.
De 1795 Łochowo troviĝis en aŭstra aneksaĵo. En la jaroj 1809–1815 en Varsovia Duklando, kaj depost 1815 en Kongresa Pollando.
En 1868 ekfunkciis person-vara fervoja stacidomo Łochów.
En 1882 pro rusigo de polaj nomoj en Kongresa Pollando Łochowo ricevis la nomon Łochów.
En 1931 estis establita ĉevalejo, kiu en la jaroj 1935–1939 konatiĝis pri rajdado, kun la unua loko inter la ceteraj en Dua Pola Respubliko.
La 10-an de septembro 1939 sur la stacidomo estis bombita de Luftwaffe kirasita trajno „Generał Sosnkowski”. Fine de septembro en Łochów estis Adolf Hitler, kiu tiutempe vizitis unuojn de Wehrmacht, partoprenantaj sieĝon de Varsovio.
Dum la germana okupado la ĉevalaro estis forveturigita al Brandenburgio.
En 1944 varoj kaj bienoj estis ŝtatigitaj kaj dispartigitaj fare de komunistaj regopovoj. En la 50-aj jaroj pro rekonstruo de Varsovio sekvis periodo de dinamika evoluo, danke al kamparanoj-laboristoj.
La 17-an de decembro 1968 Łochów ricevis urborajtojn. Julie 2007 komunumo Łochów iĝis laŭreato de „Rzeczpospolita” en kategorio La plej Bona Urba Komunumo.
Transporto
Tra la urbo pasas fervoja linio liganta Zielonka kun Kuźnica (distrikto Sokólski) kaj 2 landvojoj Ostrów Mazowiecka – Ciechanów kaj Siemiatycze – Strzelno.
Konindaj personoj ligitaj kun la urbo
- Szymon Kobyliński – desegnisto, karikaturisto kaj satiristo
- Cyprian Kamil Norwid – poeto
Bibliografio
- Stanisław Sęczyk. Dzieje Łochowa i okolic Historio de Łochów kaj de ĉirkaŭaĵo
Esperanto-movado
Inter la 30-a de majo kaj la 2-a de junio 2019 en la urbo okazis la 38-a Pola Esperanta Kongreso.