Jojobo aŭ ĵoĵobo (Simmondsia chinensis) estas plantospecio el familio de buksacoj (Buxaceae) aŭ jojobacoj (Simmondsiaceae)- depende de bioligisto. Ĝi kreskas libere sur sudokcidenta parto de Usono, norda parto de Meksiko. Ĝi altas ĝis ĉ. 2 m.
Ĝi estas arbusto kun rigidaj branĉoj, dikepidermaj folioj, kapsulaj fruktoj (1,5-2cm), kiuj entenas la kernojn kun la t.n. jojoba oleo (fakte vakso, likva en ĉambrotemperaturo). Oni enplantas ĝin ofte sur sekaj areoj anstataŭ bukso kiel heĝoplanto.
Oni kultivas ĝin en Sud-Karolino pro ties oleo, kiu egalvaloras al spermaceto. Oni ligas al la oleo regeneran efikon, tiel multaj kosmetikaĵoj entenas ĝin.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.