Ĥeda
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 387411
Demografio
Geografio
Geografia situo 22° 45′ N, 72° 41′ O (mapo)22.7572.68Koordinatoj: 22° 45′ N, 72° 41′ O (mapo) [+]
Alto 21 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĥeda (Guĝarato)
Ĥeda (Guĝarato)
DEC
Ĥeda
Ĥeda
Situo de Ĥeda
Ĥeda (Barato)
Ĥeda (Barato)
DEC
Ĥeda
Ĥeda
Situo de Ĥeda

Map

Ĥeda, laŭ guĝarata lingvo ખેડા, laŭ hindia lingvo खेड़ा (ankaŭ konata kiel Kaira) estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, subŝtato Guĝarato, en distrikto de Kheda, kie ĝi estis la iama sidejo. La loknomo devenis el la sanskrita lingvo.

Vido en Ĥeda

Demografio

Ĥeda havis populacion de 102587 en 2011 kun legopovo de 70%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio

Ĥeda situas sur ebenaĵo laŭ rivero en alteco 21 m. Nadiad troviĝas 18, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 31, Anand 35, Ĥambat 48, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 53, Vadodara 71, Godhra 94, Mumbajo 421, tutlanda ĉefurbo Delhio 796, Kolkato 1609 kilometrojn (aere) .

Historio

En malnovaj tekstoj Ĥeda estis menciita kiel Ĥetaka. Ĝi estis fondita en la 5-a jarcento. Post pluraj regnoj la britoj regis inter 1803-1947. Ili establis en la komunumo grandan armean stacion. Ĝis 1830 Ĥeda estis sidejo, poste prestiĝo de la urbo malpliiĝis. Dum malsatkatastrofo en 1919 Mohandas Karamchand Gandhi tie komencis kampanjon kontraŭ subprema impostado de la britoj. Tio estis Ĥeda Satjagraha de 1918.

Ekonomio

Ĥeda estas la plej granda tabakproduktanto de la subŝtato.

Lingvoj

En Ĥeda la oficialaj lingvoj estas la guĝarata la hindia kaj la angla lingvoj.

Religioj

En Ĥeda plejparto de la populacio estas hinduoj (preskaŭ 69%), krome muslimoj (ĉirkaŭ 27%), iomete aliaj.

Klimato

Ĥeda havas mildajn vintrojn kaj tre varmajn somerojn. Jare pluvas inter 700-1200 mm.

Trafiko

Ĥeda ne havas fervojan kontakton. 9 vojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Ahmedabado.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.