Troveblo de fosilioj: malfrua kretaceo ĝis eoceno | ||||||||||||
supozata aspekto de ĥampsosaŭro | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Konserva statuso: Fosilia | ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ĥampsosaŭro (Champsosaurus) estas formortinta genro de diapsida reptilio apartenanta al la ĥoristodera ordo. Ĝi estis ĉ. 1,5 metrojn longa plenkreske.
Ĥampsosaŭro similis krokodilon kaj, same kiel ĉi tiuj, ĉasis en riveroj kaj marĉoj, kaptante fiŝojn per siaj longaj, dentoplenaj makzeloj. Ĝi verŝajne naĝis movante la korpon de unu flanko al la alia, tenante la krurojn ĉe sia korpo por plibonigi sian flulinion, same kiel krokodiloj kaj la mar-igvano. Malantaŭ la okuloj Ĥampsosaŭro havis kranion tre larĝa ĉar tie alligiĝis la potencaj makzelomuskoloj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.