Ĉi tiu artikolo temas pri besto. Por informoj pri konstelacio, vidu la artikolon Ĥameleono (konstelacio).
Ĥameleonoj [1] (Chamaeleoninae) aŭ kameleonoj estas grupo de saŭroj el ordo de ĥameleonedoj. Ĝi ensumigas 4 familiojn. Ili kapablas tre rapide ŝanĝi sian kolorigon kaj tiel akomodiĝi al sia ĉirkaŭaĵo pro ĉeloj nomataj kromatoforoj. Plu ili rigardas per ĉiu okulo aparte kaj ilia elĵetebla lango estas same longa kiel ilia korpo.
En kulturo
- Pro la kapableco de ĥameleonoj ŝanĝi koloron "ĥameleono" estis satire nomita rusia policano el la samnoma ruslingva verko de Anton Ĉeĥov.
Bildaro
- Chamaeleo chamaeleon
- La plej malgranda reptilo en la mondo - Brookesia micra
- Furcifer verrucosus
- Chamaeleo namaquensis
- Furcifer pardalis
Referencoj
- ↑ Ĥameleono : Vortaro de Esperanto (1911), p. 63
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.