Ĥalao[1] estas dolĉa, pufa, gista bakaĵo, plej ofte tritika, havanta la formon de bulka plektaĵo ronda aŭ longforma. Ĝi estas rita por la judoj, precipe aŝkenazoj, kiuj manĝas ĝin dum Ŝabato kaj judaj festoj.
Ingrediencoj kaj preparado
Tradiciaj aŝkenazaj receptoj de ĥalao uzas multajn ovojn, fajnan blankan farunon, akvon, sukeron, giston, kaj salon, sed ekzistas ankaŭ t.n. akva ĥalao farata sen ovoj[2]. Modernaj receptoj povas proponi plengrajnan tritikan, avenan aŭ speltan farunon, aldonon de mielo aŭ melaso.
El la ŝvelinta gista pasto oni formas kelkajn rulaĵojn kaj kunplektas ilin simile al harplekto. Ene de la rulaĵoj povas troviĝi sekvinberoj, pomoj aŭ aliaj aldonaĵoj. La bakitan panon oni povas ŝmiri per ovkirlaĵo kaj surŝuti per sukero aŭ sezamo.
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.