Subjekto de Rusia federacio
Ĥabarovska regiono
Хабаровский край

Flago

Blazono

Flago Blazono
krai of Russia
Administrado
Federacia regiono For-orienta federacia regiono
Guberniestro Sergei Ivanovich Furgal

(ekde 2018)

Fondita 20-a de oktobro 1938
Demografio
Oficiala lingvo rusa
Geografio
Areo 787633 km²[1]
Pliaj informoj
Horzono UTC+10
Aŭtokodoj 27
OKATO 08
ISO 3166-2 RU-KHA
Retpaĝaro
Situo en Ruslando
Situo en Ruslando
54.5139
Koordinatoj: 54° 30′ N, 139° 0′ O (mapo)

Ĥabarovska regiono estas regiono en orienta parto de Rusio, ĉe Pacifiko. La ĉefurbo estas Ĥabarovsko.

La loĝantaro estis de 1 506 700 personoj (1995) inter kiuj diversaj indiĝenaj etnoj, kiel la Nanajoj.

Geografio

Ĥabarovska regiono situas en la Fora Oriento de Rusio. Ĝi estas parto de For-orienta federacia regiono. Ĥabarovska regiono limas kun Ĉinio. Teritorio de la regiono enhavas sekvaj montĉenoj:

  • Siĥote-Alin;
  • Suntar-Ĥajata;
  • Ĝugĝur;
  • Bureina montĉeno;
  • Dusse-Alin;
  • Jam-Alin.

La plejsupera monto de la regiono estas monto Berill, en montĉeno Suntar-Ĥajata.

Horzono de regiono

La tuta regiono lokas en horzono oka horzono (MSK+7, UTC+10).

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Ĥabarovska regiono.

En la Mezepoko suda parto de Ĥabarovska regiono apartenas al Dinastio Yuan. En la regiono ŝpariĝis ĉinaj artefaktoj.[2]

La unuaj rusoj aperis en la regiono en la 17-a jarcento. Nuna ĉefurbo Ĥabarovsk estis fondita en la jaro 1858.

Ĥabarovska regiono estis fondita 20-an oktobro de la jaro 1938 per dividado de iama Fora-orienta regiono.

Loĝantaro

En 2010 91,8 % de loĝantaro estis rusoj (1 183 292 homoj).

Administradaj subdividoj

La regiono enhavas 6 urbojn de regiona kontrolo (Ĥabarovsko, Komsomolsko-ĉe-Amuro, Amursko, Bikin, Nikolajevsko-ĉe-Amuro kaj Sovetskaja Gavanj), 17 distriktojn, 1 urbon de distrikta kontrolo (Vjazemskij), 18 plansetlejon, 412 vilaĝojn.[3][4][5]

Distriktoj:

  • Ajano-Maja distrikto;
  • Amura distrikto;
  • Bukina distrikto;
  • Ĥabarovska distrikto;
  • honore de Lazo
  • honore de Polina Osipenko
  • Komsomolska distrikto
  • Nanaja distrikto
  • Nikolajevska distrikto
  • Oĥotska distrikto
  • Solneĉna distrikto
  • Sovetsko-Gavanja distrikto
  • Tuguro-Ĉimikana distrikto
  • Ulĉia distrikto
  • Vanina distrikto
  • Verĥnebureinska distrikto
  • Vjazemska distrikto

Ekonomio

Boacobredado

En la Sovetunio en la regiono ekzistis forta boacobredado, sed poste la ruiniĝo de Sovetunio, boacaro forte malkreskis.

Referencoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.