Ĉapelo ˆ
 â
Ĉ ĉ
Ê ê
ế
Ĝ ĝ
Ĥ ĥ
Î î
Ĵ ĵ
Ô ô
Ŝ ŝ
Û û
Ŵ ŵ
Ŷ ŷ
Ĥ ĥ

Ĥ, minuskle ĥ, estas la 11‑a litero de la Esperanta alfabeto, havanta la prononcon de vela frotsono senvoĉa (laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto: [x]) kaj la nomon "ĥo".

3 manieroj surmeti la ĉapelon
ĥo kun la ĉapelo surgenue (en la tiparo “Linux Libertine O”)

La uzado de tegmentforma supersigno, la ĉapelo, por ŝanĝi la grafemon H je Ĥ estas invento de L. L. Zamenhof. Ĝia minusklo havas almenaŭ tri tipografiajn variojn: kun la ĉapelo super la stango de la h, kun la ĉapelo super la arko de la h («sur la genuo»), aŭ kun la ĉapelo centre super ambaŭ.

Internacieco de la sono

La sono de la esperanta Ĥ troveblas en diversaj lingvoj de la mondo — kaj eŭropaj (inklude tri el la kvin lingvoj de la Fundamento de Esperanto: la germanan, la polan kaj la rusan), kaj aliaj, ekzemple la araba, la persa, la ĉina. Kelkaj lingvoj posedantaj la sonon [x] ne havas la sonon [h], kaj ĉar en la latina alfabeto mankas litero por [x], tial ĉe latinliterigo de tiaj lingvoj oni uzas h‑n kiel surogaton por ĥ (ekzemple en Pinjino, aŭ en la kroataj, latvaj k.a. vortoj kiel tehnika — t.e. «teĥniko»[1]). La parolantoj de tiaj lingvoj emas konfuzi la du sonojn. Aliflanke, la parolantojn de lingvoj malhavantaj la sonon [x] ĝi impresas kiel speco de [k].

Kompreneble tiuj anstataŭigoj ne eblas en la lingvoj kiuj posedas ĉiujn tri fonemojn /h/, /x/ kaj /k/ — tiaj estas ekzemple la germana, la araba, la uzbeka, kaj la vjetnama.

Dekomence, Ĥ estis la plej malofta litero en Esperanto, laŭ kelkaj homoj pli kaj pli for‑evoluiĝanta, ekzemple monarĥo > monarko, ĥemio > kemio, meĥanismo > mekanismo kaj, pli ĵuse, ĥoro > koruso. Tiel, se iu deziras skribi antikvece, tiu multe uzu ĥ (Zamenhof skribis arĥaismo kaj ĥemio por modernaj arkaismo kaj kemio). Aliflanke, lastatempe observeblas tendenco repreni la literon ĥ (ekz-e en ReVo[2]; ankaŭ la 9ª Oficiala Aldono[3] de la Akademio preferas en sia klariga teksto la formojn meĥanika, ĥemio).

Iuj opinias, ke la tendenco k‑igi ĥ‑on estas etnocentrisma fare de anoj de lingvoj, kiuj ne konas la sonon[4]. Aliaj vidas en la malofteco de ĥ argumenton por rezigni pri ĝi. Por iuj grava argumento kontraŭ ĥ estis la malfacileco tajpi la altan ĉapelon per meĥanika tajpilo; uzante la modernajn komputilojn oni ne plu bezonas zorgi pri tio (ne pli ol pri la aliaj ĉapelitaj literoj).

Metodoj uzitaj por forigi ĥ

  • ŝanĝi ĝin al k (en plej multaj okazoj) : ĥemio > kemio, monarĥo > monarko, monaĥo > monako
  • ŝanĝi ĝin al ĉ (nur okazinte ĉe du vortoj) : ĥino > ĉino, ĥilo > ĉilo
  • ŝanĝi ĝin al h (preskaŭ neniam en la vortoj komunlingvaj) : ĥamida > hamida; ĉiuj ĉindevenaj uzoj de h (Harbino ← Ĥarbino [xɑ́ɻpín])
  • ŝanĝi la tutan vorton : ĥoro > koruso, eĥo > ekoo, aĥ! > ho ve!

Argumentoj favore al uzo de ĥ

  1. La litero estas fundamenta. Maloftigo de ĝia uzo, celanta ĝian malaperigon el la lingvo, estas kontraŭfundamenta[5].
  2. La distingo inter k kaj ĥ, responda al la greka-latina distingo inter c kaj ch, estas grava por rekoneblo kaj nekonfuzeblo de la scienca terminaro. Ekz-e[6]
    • Ekzistas svarmo da internaciaj terminoj derivitaj el la greka χολη (ĥole) = galo: ĥolato, ĥoleata acido, ĥolecisto, ĥoledoĥo, ĥolesterolo ktp; kaj ekzistas tuta serio da internaciaĵoj derivitaj el la greka κολλα (kolla) = gluaĵo: kolageno, kolodio, kolofono, koloido, kolostro k.a. En glikoĥola acido oni pli facile rekonas «glycocholic acid»angle, ol en la komika glikokola acido.
    • La greka χαλκός (ĥalko-) estas kupro, tute senrilata al la latindevena kalko (latine calx); ĥalkolitiko estas «kupra-ŝtona epoko», ne kalka-ŝtona (kiel pensigus kalkolitiko). La ĥalkogenoj aludas la kupran ercon — ĉar la ĥalkogenidojn oni trovas en metalaj ercoj (interalie en la kupra); la asociaĵo kun la kalcia karbonato (kiun kreas kalkogeno) estas misgvida.
    • La grekdevenaj ĥilo kaj ĥimo estas tute nerekoneblaj, neinternaciaj en la kriplaj PIV-formoj ĉilo kaj ĉimo[7].
    • Ĥinino (latine chininum Arkivigite je 2017-05-24 per la retarkivo Wayback Machine; germane Chinin; ruse хинин; pole chinina) estas tute alia substanco ol la hormono kinino (angle kinin; germane Kinine; france kinine; kaj en ReVo “kinino”[8][9].
    • Ĥoreo estas la malsano chorea (latine); koreo estas etna nomo. PV kaj ReVo uzas apartan vorton por la malsano: ĥoreo; la PIV-oj uzas la vorton koreo por ambaŭ nomoj.
    • Ĥromo (la ĥemia elemento): PV kaj PIV nomas la elementon kromo, kaj markas ĝin zamenhofa. Tio kreas homonimecon kun la fundamenta prepozicio krom, precipe ĝenan en la formo adjektiva (ekz‑e kromaj kombinaĵoj) kaj en kunmetaĵoj (kromklorido ktp). PIV rekomendas diversajn elturniĝojn — sed tiaj komplikaĵoj estas kontraŭaj al la ideo pri facila kaj logika planlingvo internacia. Tial NPIV alinomas la elementon je kromio — sed tio donas al la derivaĵoj formon neinternacian (kp kromiaton kun chromateangle).
  3. Ĥ havas en Esperanto utilan onomatopean funkcion, kiel redono de bleko, ĝemo kaj similaj: aĥ!, eĥo, ĥoro, ĥa-ĥa (korvo/korniko-blekado).
  4. La malbelaj litero kaj la sono k misproporcie oftas en Esperanto, precipe vortokomence, kie la ofteco de k atingas 12%. Repreno de ĥ iom malgrandigas tiun ko-hipertrofion.
  5. La uzado de la ĥ kontribuas al la fonetika diverseco de Esperanto, iomete malsimiligante ĝin al plejpartaj okcidentaj lingvoj. Ja, la germana, la nederlanda, la slavaj lingvoj, la semitaj lingvoj ktp. havas sonon identan, aŭ preskaŭ, al la esperanta ĥ.

Uzado de Interreto por konstati la uzadon de esperantaj vortoj kaj ties apliko al la evoluo de la anstataŭo de ĥo

Sveda esperantista aŭtoro kaj tradukisto Sten Johansson eseis kiel li uzis interretajn rimedojn, ĉefe serĉilojn kaj la disponeblon de la Tekstaro de Esperanto por studi kiuj vortoj, kombinoj kaj gramatikaj formoj estas uzataj, kaj laŭ kiu ofteco[10]. La eseisto komparas la rezultojn de serĉiloj en 2002 kaj 2004. Antaŭ ĉio la aŭtoro avertas pri dek limigoj kiuj relativigas la trovitajn rezultojn, inter kiuj neceso trovi verajn esperantlingvajn tekstojn, nombro de retejoj anstataŭ veraj aperintaj vortoj, konsisto de interretanoj kiel aparta homgrupo, malatento pri sencoj, malatentindaj kvantoj de mencioj neindaj, konfuzoj pri supersignitaj literoj. Krom precizaj ekzemploj, li dediĉas partan atenton al klasikaj diskutoj. Pri la litero ĥo la komparoj faritaj en 2004 konstatas, ke ĝi pluhegemonias nur en kelkaj vortoj kiaj Ĥarkovo, monaĥejo, ĥimerojaĥto kontraŭ la respektivaj korespondoj kun litero ko, dum tiuj klare venkas en kirurgo, kameleono, mekanika, kemio, arkaika, anarkio, tekniko kaj precipe arkitekturo kun 90 %; same ankaŭ en la Tekstaro hegemoniis monaĥejo kaj ĥaoso, dum ankaŭ tekniko.

Ĥ en diversaj skribosistemoj

Surogataj skribosistemoj

Per surogata skribosistemo eblas eviti la ĉapelan signon en situacioj kiam uzo de la normala litero ĥ teĥnike problemas (historie en nacilingvaj tajpiloj aŭ en telegramoj, moderne ekzemple en poŝtelefonaj mesaĝetoj aŭ iuj retpoŝtaj programoj): tradicia helpa kodo en Esperanto estas la h-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "hh" (La fundamenta anstataŭaĵo), kvankam en la 20-a jarcento pli kaj pli uziĝis la x-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "hx" (avantaĝa por aŭtomata anstataŭigo per la vera ĉapelita litero). Aliaj sistemoj malpli ofte estas uzataj: el ili menciindas la uzo de la kombinoj hˆ, ˆh kaj h'.

En skriboj alilingvaj

En aliaj lingvoj oni montras la sonon [x] per aliaj literoj :

Latinaj
Nelatinaj

Notoj

  1. Simile okazis pri diversaj nomoj bibliaj — ekz-e Ĥabakuk angle-france iĝis Habacuc. Tio tamen estas iom alia situacio, pli konfuza — ĉar la hebrea lingvo posedas ankaŭ la sonon /h/, ekz-e en Hoŝea, egale transskribatan per «h»: Hosea.
  2. «Formoj kun "ĥ" ĝenerale ĉefas kontraŭ formoj kun "k": ĥemio ĉefa, kemio resenda al ĝi.» — Lingva manlibro pri verkado de Revo-artikoloj.
  3. Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. «Oficialaj Informoj 8» — 2007 03 10.
  4. Ekz-e skribis Grosjean-Maupin (Franca Esperantisto, Nov.–Dec. 1921): «Oni ne devas troigi la malfacilecon de la sono Ĥ, kiu estas malfacile prononcebla nur por Angloj, Francoj kaj Italoj ... Ĥ estas multe pli facile prononcebla ol la litero H, kies forigon kaj ekstermon neniu postulis ... Do, se oni volas forigi ĉiujn iom malfacilajn sonojn, oni unue devas ekstermi la literon H, kiu estas por Francoj kaj Italoj pli malfacile prononcebla ol la litero Ĥ.» Evidente, tiu argumento ankoraŭ pli klare validas por la homoj kies gepatra lingvo (inter ili la ĉina, la rusa, la pola) posedas la sonon /x/ kaj malhavas la sonon /h/.
  5. En «Lingva respondo» al «S-ro E.C.», postulanta «simple ekstermi» la literon Ĥ, Grosjean-Maupin respondis per tri argumentoj, el kiuj la unua tekstas: «1-e, Absoluta forigo de ia Fundamenta litero estas kruda rompo de la Fundamento». (Franca Esperantisto, Nov.–Dec. 1921, p. 153).
  6. Josef Kavka: Pledo por ĥolesterolo.
  7. «En PIV oni trovas la vortojn ĉilo kaj ĉimo, kiuj apartenas al digestita manĝaĵo. Estas resendo sub ĥilo al ĉilo, sed nenio pri ĥimo. Kial PIV ŝanĝas tiujn ĉi vortojn grek-devenajn, kiuj internacie devus esti ĥilo kaj ĥimo (aŭ kilo kaj kimo)? Mi divenas, ke la aŭtoroj de PIV konscias, ke kilo kolizias kun la jam establita senco de la vorto. Sed ilia ĥo-fobio ne permesas, ke ĥilo restu ĥilo. Eble la ŝanĝo de ĥino al ĉino sugestis al ili, ke jen analogio por pravigi la ŝanĝon de ĥilo al ĉilo. Tiam plua analogio permesas al ili etendi tiun ŝanĝon al ĥimo. Sed la ŝanĝo al ĉino kaj Ĉinio estas apogebla sur la influo de la angla kaj hispana, kiuj havas similajn terminojn kun la ĉo-sono. Ne estas analogiaj terminoj en tiuj lingvoj en la okazo de ĥilo/ĉilo aŭ ĥimo/ĉimo. Komplikas la problemon tio, ke ĉilo/ĉimo eniras en kelkajn kunmetitajn terminojn. Tiel, el ĥilo venas ĥilomikrono kaj el ĥimo venas ĥimotripsino. Ambaŭ terminoj estas registritaj en plurlingva biokemia vortaro (Wörterbuch der Biochemie. DDR: VEB Verlag Enzyklopädia, 1980), kvankam ne en PIV. Mi rekomendas nuligi la arbitran PIV-decidon kaj reveni al la ĥo-formoj. Se oni ne renversas la PIV-decidon, kio malebligos pluajn arbitrajn ŝanĝojn en la estonto? Mi opinias, ke la ŝanĝo ĥ→ĉ povas esti pravigita nur se oni definitive decidos forlasi ĥoon.» — Doug Portmann: Propono por kompromiso pri la uzado de la litero Ĥ. Akademiaj Studoj, 1988–1990. Balieboro: Esperanto Press. P. 80–81. (Verdire, tiujn kriplajn formojn apogas la franca prononco /ŝil/ kaj /ŝim/; tamen internacie ili estas ne pli rekoneblaj ol la sammaniera franca /ŝi'mi/ por ĥemio, kaj la citita artikolo atestas pri tio.)
  8. kinino. Reta Vortaro.
  9. Portmann, Doug. “Propono por kompromiso pri la uzado de la litero Ĥ.”, Akademiaj Studoj, 1988–1990. Balieboro: Esperanto Press, p. 80. “Ambaŭ kininoj eniras en multajn kunmetitajn terminojn. Estus embarase se la Internacia Lingvo ne kapablus distingi la du, sed se ni decidas, ke kinino¹=ĥinino, kaj kinino²=kinino, la problemo estas solvita. Tion ĉi mi rekomendas. La ĥin‑parto de ĥinino aperas en jenaj derivaĵoj aŭ parencaj kombinaĵoj: ĥinono, hidroĥinono, ĥinolino, ĥinhidrono, se doni nur kelkajn ekzemplojn. La kin de kinino² aperas en: kinazo, kininogeno.”.
  10. Johansson, Sten. (2015) “Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj”, Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin: Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj. Roterdamo: Universala Esperanto‑Asocio, p. 221–241. ISBN 978-92-9017-123-2. OCLC 911195792.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.