Ĝula lingvo | |
lingvo • moderna lingvo • etno | |
---|---|
Mandea lingvaro | |
Parolantoj | 2 700 000 |
Skribo | latina alfabeto, alfabeto de latino |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | dyu |
Glottolog | dyul1238 |
Angla nomo | Dioula |
Franca nomo | dioula |
Ĝula lingvo aŭ Djula lingvo (Jula aŭ Dioula; ISO 639-3 lingvokodo= dyu) estas niĝerkonga lingvo tre parenca al la bambara lingvo parolita en Eburbordo, Malio, Burkino, Gambio, Gvineo kaj Ganao. Kvankam ĝi estas la gepatra lingvo de proksimume 1 200 000 parolantoj, Ĝulo estas precipe uzata kiel lingvafrankao por komercaj interŝanĝoj en Okcidenta Afriko per proksimume 4 milionoj.
La diferenco inter la ĝula, la bambara kaj la malinkea (Malinké) estas fakte minimumaj, kaj laŭ la vidpunktoj povas nomi la saman lingvon en malsamaj areoj. La vorto ĝulo estas pli ofte uzata en Eburbordo kaj Gambio dum Bambaro estas preferata en Malio kaj Burkino.
Atentu, parolante pri la ĝula/diula, oni nepre emfazu ke temas pri lingvo, ĉar la Ĝulo estas ankaŭ komuna nomo por la tribo Malinkeoj.
Kelkaj vortoj [1]
Esperante | Ĝule |
---|---|
Jes | hum |
Ne | Aï |
Bonan tagon | A ni sogoma |
Bonan vesperon | A ni wula |
Kiel vi fartas? | Abe di |
Mi fartas bone | érè |
Mi petas | Sabari |
Dankon | A ni tché |
Kiel vi nomiĝas? | A togobé di |
Mi ne komprenas | Né ta mé |
Kio estas tio? | Ni mou yé |
Mi malsatas | Kogo binan |
Mi soifas | Dji kogo binan |
Mi estas feliĉa | Né doussou kadi |
Mi estas laca | Né siguè ni lo |
Kie estas la necesejo? | Gnèguin bi mi |
Dekstre | I bolognouma fè |
Maldekstre | I boloko fè |
Kioma horo estas nun / Kiamas ? | Waguati djouma lo bei |
Estas la tria. | 3 heures lobei |
Unu | Kélé |
Du | Dila |
Tri | Zaba |
Kvar | Hani |
Kvin | Dourou |
Ses | Woro |
Sep | Wolowula |
Ok | Ségui |
Naŭ | Konoton |
Dek | Tan |
Referencoj
- ↑ El la vortareto Franco-Ĝulo far Sanou Maimouna: http://www.jeunessedumonde.qc.ca/voyage/langue/dioula/ Arkivigite je 2011-04-24 per la retarkivo Wayback Machine