
Ĝuĝou | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
departemento-ranga urbo • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 412000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 902 738 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 347 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 27° 50′ N, 113° 9′ O (mapo)27.84071113.14692Koordinatoj: 27° 50′ N, 113° 9′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 11247,55 km² (1 124 755 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Ĝuĝou, ĉine 株洲 estas metropolo kaj grava industria urbo en Ĉinio. La historia loknomo estis Jianning. La municipo administras ankaŭ la proksimajn distriktojn kaj aliajn zonojn.
Geografio
Ĝuĝou etendiĝas en la suda parto de la lando laŭ navigebla rivero Ksiang.
Ekonomio
En Ĝuĝou oni okupiĝas pri metalurgio, maŝinofabrikado, kemiaĵoj kaj konstrumaterialoj. La industria zono en la proksimo fondiĝis en 1992.
Klimato
Ĝuĝou havas subtropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas po 1400 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter marto-aŭgusto. Inter junio-septembro la temperaturo estas ĉirkaŭe 30 °C, vintre foje frostas.
Trafiko
Ĝuĝou estas nodo de fervojaj linioj, ekzemple la Pekino-Kantono-Fervojo trairas la urbon. Same ankaŭ aŭtovojoj troviĝas tie. La flughaveno estas fore (37 km). La rivero estas navigebla.
Vidindaĵoj
- televizia turo
Ĝemelurboj
Fontoj

- Angla Vikipedio
- Urbomapo Arkivigite je 2008-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotoj pri la urbo Arkivigite je 2014-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
