Harĝelo
Japana plantĝelo (el konnyaku)

Ĝelo estas gelateneca substanco, rezultanta el la koaguliĝo de koloida solvaĵo (ekz. araba gumo, agaragaro, silicia hidroksido, gelatoj, farungluo, fiŝgluo ktp.). Ĝi estas denseflua koloidsistema materialo. Ĝi konsistas el likvaĵo kaj el korpuskloj, ne videblaj per ordinara optika mikroskopo.

La ĝelo povas esti elasta aŭ gelatena kiel frukta ĵeleo aŭ tre solida kaj rigida kiel silikata ĝelo (oni uzas ĝin por sekigo).

La ŝrumpiĝon de la ĝelo, kiam eliĝas la likvo el ĝi, oni nomas kseroĝelo.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.