Ĝardeno de Dioj | |||
---|---|---|---|
protektata areo [+] | |||
Lando | Usono | ||
Federacia ŝtato | Koloradio | ||
Situo | Colorado Springs | ||
- koordinatoj | 38° 52′ 40″ N, 104° 52′ 15″ U (mapo)38.877804-104.870768Koordinatoj: 38° 52′ 40″ N, 104° 52′ 15″ U (mapo) | ||
Areo | 5,2 km² (520 ha) | ||
Ĝardeno de Dioj | |||
Vikimedia Komunejo: Garden of the Gods [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Ĝardeno de Dioj (angle Garden of the Gods en arapahoa lingvo [Ho3o’uu Niitko’usi’i]) estas publika parko situa en Colorado Springs, Koloradio, Usono. Ĝi estis deklarita National Natural Landmark (Nacia Natura Loko) en 1971.[1]
La Ĝardeno de Dioj estas populara loko por marŝado, teknika roko-grimpado, pad- kaj monto-biciklado kaj ĉevalrajdado. Ĝi altiras pli ol du milionojn da vizitantoj jare, kio faras ĝin la plej vizitata parko de la urbo. Estas 21 mejlojn de padoj.[2] Jaraj eventoj estas someraj kurkonkurencoj, ekzemple distraj biciklo-kuradoj kiel Pro Cycling Challenge Prologue.[3]
Bildaro
- Formaĵo Kisantaj Kameloj dekstre.
- Katedrala Valo
- Montopinto Pikes el Ĝardeno de Dioj
Notoj
- ↑ "Garden of the Gods". National Natural Landmarks. U.S. National Park Service. Alirita la 4an de aprilo 2020.
- ↑ "Trails and Hiking". Garden of the Gods Visitor Center. Alirita la 4an de aprilo 2020.
- ↑ "Garden Of The Gods Park | Recreational Hotspot". Planning.org. Arkivita el la originalo la 6an de oktobro, 2011. Alirita la 4an de aprilo 2020.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.