.jpg.webp)
Ĝahrom · جهرم | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo de Irano • urbego | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Provinco | Farso | ||
Telefonkodo | 071 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 141 634 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 30′ N, 53° 34′ O (mapo)28.553.559722222222Koordinatoj: 28° 30′ N, 53° 34′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝahrom (perse جهرم) estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en provinco Farso, en Irano. La loknomo probable signifas: "verda loko".

Bazaj informoj
- Supermara alteco: 1024 m
- Loĝantaro: 141,634 en 2016
- Horzono: UTC+3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: (+98) 791
Geografio
Ĝahrom situas sur altebenaĵo 50 kilometrojn de la alia distrikta ĉefurbo Fasa, 159 kilometrojn de la propra provinca ĉefurbo Ŝirazo, 252 kilometrojn de marhaveno Bandar Abaso, 372 kilometrojn de la alia marhaveno Buŝehro, 477 kilometrojn de la alia provinca ĉefurbo Esfahano, 824 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano .
Historio
La historio de Ĝahrom iras reen proksimume 2500 jarojn, tiam oni establis la Persan Imperion. Kaverno, onidire la plej granda homfarita kaverno de la mondo situas en suda Ĝahrom. La urba municipo formiĝis en 1925.
Ekonomio
Ĝahrom estas agrikultura poluso en Irano. Kreskas 350 mil da palmoj kaj 5 milionoj da citrusarboj en Ĝahrom. La urbego ankaŭ havas plurajn uzinojn pri nutraĵoj kaj kelkajn uzinojn pri tapiŝoj kaj plastroj, fine, sed ne lastfoje estas ekonomia zono kun petrokemia kombinato. En Ĝahrom pluraj universitatoj funkcias.
_-_panoramio.jpg.webp)
Trafiko
Ĝahrom havas trairan ĉefvojon, flughavenon (ekde 1969), stacidomon por aŭtobusoj. La fervoja linio estas konstruata.
Klimato
Ĝahrom situas en Duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh). Precipitaĵo en la jaro estas po 260 mm. Somere ne pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 21,8 °C. La januara meza temperaturo estas 10 °C, julie 33 °C.
Vidindaĵoj
Konataj urbanoj
Fontoj
- interalie WikiTrans
- Moskeo
- Moskeo
- Bazaro
- Palmoj