Ĝabir Abū Mūsā Ĝābir ibn Ḥajjān | ||
---|---|---|
La patro de la araba kemio | ||
Persona informo | ||
جابر بن حيّان بن عبد الله الكوفي الأزدي | ||
Naskiĝo | 721 en Tuso, Persio, Umajida Kaliflando (nun Irano) | |
Morto | 815 en Kufa (nun Irako) | |
Religio | islamo vd | |
Lingvoj | araba • latina vd | |
Ŝtataneco | Abasida Kaliflando vd | |
Profesio | ||
Okupo | astronomo • filozofo • matematikisto • kuracisto • alkemiisto • universala klerulo • apotekisto vd | |
Laborkampo | alkemio • kemio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Book of the Composition of Alchemy vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ĝabir, plennome Abū Mūsā Ĝābir ibn Ḥajjān (ابو موسی جابر ابن حیان, latinigite Geber; ankaŭ Jeber kaj Yeber; 721-815), ankaŭ konata kiel Gebero, estis araba alkemiisto, polimato, astronomo, astrologo, inĝeniero, geografo, filozofo, fizikisto, apotekisto kaj kuracisto. La unuaj arabaj skribaĵoj pri alkemio estas atribuitaj al li kaj al li oni kreditas pli ol 300 librojn pri filozofio, 1300 librojn pri mekanikaj rimedoj kaj milita maŝinaro, kaj pli ol unu cento da verkoj pri alkemio. Li aktivis kiel alkemiisto en urbo Bagdado.[1]
Li estis nomata la "patro de la araba kemio" de la eŭropanoj. Lia etna origino ne estas bone konata, kvankam la plejmulto el la fontoj atribuas al li la araba aŭ persa deveno. Gebero respondecas pri la enkonduko de la eksperimentoj en alkemio, tiel kiel la elpenso de pluraj procedoj uzataj en la Moderna Kemio, samkiel la sintezoj de la nitrata kaj klorida acidoj, la distilado kaj kristaliĝo. Krome li aparte konatas pro tio, ke li teorie postulis la ekziston de ia Ŝtono de la saĝuloj, mita objekto, kiu ŝanĝus nenoblajn metalojn en oron kaj ankaŭ donus senmortecon al la posedanto. La serĉado de tia postulata Ŝtono de la saĝuloj iĝis unu el la ĉefaj celoj de la mezepoka alkemio.
Biografio
Li estis filo de Hayyan al-Azdi, apotekisto en la tribo de Azd[2], arabo kiu elmigris el Jemeno al Kufa, en la nuntempa Irako, dum la kalifa regno de Umajido. Lia patro Hayyan apogis la abasidojn, oponantojn de la Umajidoj, kaj estis sendita de ili al la Ĥorasana provinco, en la nuntempa Irano, por sukcesi la apogon de tiu gento por ilia kaŭzo. Kaptita de la Umajidoj li estis ekzekutita. Lia familio fuĝis al Jemeno, tie kie Geber naskiĝis kaj ekstudis la Koranon, matematikon kaj aliajn sciencojn per iu lernejestro konata kiel Harbi al-Himyari. Tuj kiam la Abasidoj ekprenis la povon, Gebero revenis al Kufa, tie kie li pasis la plejparton de sia kariero.
Literaturo
- Universidade Federal de Campina Grande Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Crystalinks.com
- Encyclopædia Britannica Arkivigite je 2016-05-29 per la retarkivo Wayback Machine
- New World Encyclopedia
- History of Alchemy
- mvslim.com
- Biblioteca Digital Mundial
Vidu ankaŭ
- Apolonio de Tiano (40-120)
- Hârun Al-Raschid (763-809)
- Aviceno (980-1037)
- Paracelsus (1493-1541)
- Johann Joachim Becher (1635-1682)
- Henry Corbin (1903-1978)
- Hermeso Trismegisto (1330 a. K.)
- Pitagoro (570 a. K. - 495 a. K.)
- Klaŭdo Galeno (121-216)
- Paracelsus (1493-1541)
- Hipokrato (460 a. K. - 370 a. K.)
Referencoj
- ↑ Islamic Medical Manuscripts
- ↑ Constructing Al-Azd: Tribal Identity and Society in the Early Islamic Centuries Arkivigite je 2016-08-12 per la retarkivo Wayback Machine, Brian John Ulrich