č š ž

Haĉeko (ˇ) estas supersigno, kiun uzas kelkaj slavaj kaj baltaj lingvoj. Ĝia nomo en Unikodo estas caron, ĉeĥe háček, slovake mäkčeň, suprasorabe hóčka, malsuprasorabe kokulka, slovene strešica, kroate kaj serbe kvakakvačica, finne hattu. La maldekstra strio normale estas pli dika ol la dekstraflanka.

Ĝin enkondukis en la ĉeĥan lingvo Jan Hus en verko De Ortographia Bohemica (1412). Oni uzas ĝin hodiaŭ en la ĉeĥa, slovaka, slovena, serbokroata, soraba, latva kaj litova lingvoj.

La karakteroj

LiteroPrononcoAperounikodo
čʧ (ĉ)ĉeĥa, slovaka, soraba, kroatač: U+010D, Č: U+010C
ějeĉeĥa lingvo, soraba lingvoě: U+011B, Ě:U+011A
ňɲ (nj)ĉeĥa lingvo, slovaka lingvoň: U+0148, Ň: U+0147
řrʒ (rĵ)ĉeĥa lingvo, suprasorabař: U+0159, Ř: U+0158
šʃ (ŝ)ĉeĥa, slovaka, soraba, kroataš: U+0161, Š: U+0160
ǔu˨˩˦ (u)pinjinoǔ: U+01D4, Ǔ: U+01D3
žʒ (ĵ)ĉeĥa, slovaka, soraba, kroataž: U+017E, Ž: U+017D

(Pri tiu ĉi sono Aŭskultu fragmenon el la kristnaska meso Ho, majstro) En la aŭdio dosiero estas aŭdebla prononcado de ř

Hej mistře,
vstaň bystře,
vzhlédni na jasnost,
nebes na švarnost,
krásu uhlídáš,
v tento noční čas.

Aŭtoro: Jakub Jan Ryba

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.