Ďurčiná | |
hungare: Györkeháza | |
municipo | |
Vido al la municipo | |
Oficiala nomo: Ďurčiná | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Žilina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Montaro | Malgranda Fatro |
Riveroj | Ďurčanka, Kamenný potok |
Situo | Ďurčiná |
- alteco | 513 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 03′ 44″ N 18° 39′ 15″ O / 49.06222 °N, 18.65417 °O (mapo) |
Areo | 12,504886 km² (1 250,49 ha) |
Loĝantaro | 1 077 (31.12.2010) |
Denseco | 86,13 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1393 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MEST (UTC+2) |
Poŝtkodo | 015 01 |
Tel. prefikso | +421-41 |
NUTS | 557986 |
Aŭtokodoj | ZA |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Ďurčiná | |
Retpaĝo: www.obecdurcina.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Ďurčiná (hungare Györkeháza [djorkehAza]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Geografio
Ďurčiná situas laŭ traira flankovojo. Rajec troviĝas je 2, Žilina je 21 km.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1393 en formo "Georklehataya". En 1598 oni komputis tie 26 domojn. En 1784 784 vilaĝanoj (122 familioj) loĝis en 89 domoj, en 1828 920 vilaĝanoj loĝis en 97 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Gyurcsina, poste aldoniĝis ankaŭ hungara nomo-parto pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Györkeháza 819 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Žilina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ďurčiná 1046 homoj, (1041 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sepdolora Dipatrino de 1992
- romkatolika kapelo omaĝe al arkianĝelo Sankta Mikaelo de 1910