České Libchavy | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: České Libchavy | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Ústí nad Orlicí | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Memorindaĵo | Skalka ruino | ||
Rojo | Libchavský potok | ||
Situo | České Libchavy | ||
- alteco | 355 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 02′ 02″ N 16° 22′ 16″ O / 50.03389 °N, 16.37111 °O (mapo) | ||
Katastro | 8,71 km² (871 ha) České Libchavy | ||
Loĝantaro | 649 (2023) | ||
Denseco | 74,51 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1360 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 561 14 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580058 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: České Libchavy | |||
Retpaĝo: www.ceskelibchavy.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
České Libchavy estas vilaĝo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 7 km norde de la urbo Ústí nad Orlicí, 10 km sudokcidente de la urbo Žamberk kaj 13 km oriente de la urbo Choceň. Vivas ĉi tie 649 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Libchavy, Orlické Podhůří, Hejnice, Žampach, Sopotnice kaj Velká Skrovnice.
Historio
České Libchavy estis sidejo de malalta nobelaro, kiu konstruis en la vilaĝo fortikaĵeton. La unua konata vilaĝposedanto estis Petr Hrb el Žamberk, ĉirkaŭ la jaro 1400 la vilaĝon posedis Jindřich el České Libchavy kaj en kvardekaj jaroj de 15-a jarcento Mikeš el České Libchavy. En la jaro 1543 estas České Libchavy unue nomata kiel parto de sinjorejo Žampach kaj de la jaro 1574 ĝis nuligo de patrimonia reĝimo en la jaro 1848 ĝi estis parto de la sinjorejo Brandýs nad Orlicí.
La vilaĝo ekestis en tempo de frua koloniigo en la komenco de 13-a jarcento, kiun gvidis sinjoro Kojata Hrabišic. En la jaro 1227, laŭ testamento de Kojata, ricevis donace lia grupano Nakaša arbaron "Nalubhave" (Na Libchavě) kun tasko koloniigi la teritorion. Pro tio oni konsideras la testamenton kiel baza akto pri fondo de la vilaĝo. Atributo "České" estis aldonata de la jaro 1360, por diferencigi de same nomata vilaĝo, kiu ekestis iom pri sude de germanaj koloniistoj.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 842 |
1880 | 886 |
1890 | 1 001 |
1900 | 1 002 |
1910 | 881 |
1921 | 728 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 654 |
1950 | 507 |
1961 | 546 |
1970 | 514 |
1980 | 518 |
1991 | 475 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 458 |
2014 | 623 |
2016 | 641 |
2017 | 640 |
2018 | 648 |
2019 | 640 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 645 |
2021 | 606 |
2022 | 644 |
2023 | 649 |
Memorindaĵoj
Postrestaĵoj de fortikaĵeto
Ankoraŭ videbla estas fortikaĵejo sur montelstaraĵo "Skalka" (Roketo) en orienta parto de la vilaĝo. Percepteblaj estas ĉirkaŭanta fosaĵo, iom la remparoj kaj kavoj post konstruaĵoj.
Preĝejo
En centro de la vilaĝo troviĝas preĝejo de Sankta Vito, origine gotika el la dua duono de 14-a jarcento. Nova baroka navo estis konstruita en la jaro 1780 kaj turo en 1840, ankoraŭ plialtigita en la jaro 1893. La preĝejo estas ununava kun kvadrata, ortangule fermita presbiterejo sen apogpilieroj, kun sakristio sur norda flanko kaj prisma turo en okcidenta fasado. La presbiterejo estas volbita per unu kampo de kruca volbo, triumfa arko estas malalta iom pinta kun oblikva embrazuro, la navo kaj sakristio estas platplafonaj, en okcidenta parto de la navo estas ĥorejo sur du toskanaj kolonoj. La subturejo estas volbita per ĉeĥa plataĵo.
Ekipaĵo estas el la fino de 19-a jarcento, bildoj de J. Umlauf el la dua duono de 19-a jarcento, la predikejo el la unua duono de 19-a jarcento kun reliefo de Krista kapo, statuoj de Johano Evangeliisto kaj Johano Baptisto el la dua duono de 18-a jarcento. En barmuro de la preĝejon ĉirkaŭanta tombejo estas du pseŭdogotikaj tomboŝtonoj de Vaňous el la jaro 1870.
Statuo
Statuo de Sankta Johano Nepomuka vidalvide de n-ro 65 estas rokoka el la jaro 1765. Ĉirkaŭ la statuo estas sabloŝtona balustrado ornamita per plastikaj rokajoj kaj du statuoj de anĝeletoj.
Paroĥestrejo
La paroĥestrejo estas atestita jam en la jaro 1360.
Literaturo
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Pluaj fotoj
- Malgranda parketo
- Restoracio
- Loĝdomoj meze de la municipo