- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Roudnice. Pri parto de municipo Libějovice temas artikolo Černěves (Libějovice).
Černěves | |||
municipo | |||
![]() Preĝejo de sankta Prokopio | |||
|
|||
Oficiala nomo: Černěves | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Litoměřice | ||
Administra municipo | Roudnice nad Labem | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Elbo | ||
Situo | Černěves | ||
- alteco | 153 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 27′ 16″ N 14° 14′ 36″ O / 50.45444 °N, 14.24333 °O (mapo) | ||
Katastro | 4,54 km² (454 ha) Černěves | ||
Loĝantaro | 231 (2023) | ||
Denseco | 50,88 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1233 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 411 17 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0423 | ||
NUTS 5 | CZ0423 546852 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.cerneves.cz | |||
![]() | |||
Černěves (Ĉernjeves) estas municipo en Ĉeĥio, en regiono Ústí nad Labem, en distrikto Litoměřice. La vilaĝo troviĝas ĉe dekstra bordo de rivero Elbo, proksimume 4 km norde de Roudnice nad Labem. En la vilaĝo troviĝas 126 domoj kaj loĝas 231 loĝantoj (2023).
Origina nomo de la vilaĝo estis Čermněves (ruĝa vilaĝo) rilate al koloro de ĉirkaŭaj pinaj ŝeloj.
Historio
La loko estis loĝigita jam en ŝtonepoko. Tio estis pruvita en la jaro 1945, kiam oni trovis tombon el tiu epoko. Ĉirkaŭ la jaro 500 venis slavoj - gento Ljutoměřica.
Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1233, kiam ĉeĥa reĝo Venceslao la 1-a konfirmas kontrakton pri aĉeto de domaro Černěves por mono akirita per vendo de komunumo Tisá profite al monaĥoj (kanonikoj) de preĝejo en Mělník. De la jaro 1617 parto de la vilaĝo apartenas al klostro en Doksany.
Memorindaĵoj
- Preĝejo de Sankta Prokop, origine romanika.
Pluaj fotoj
- Kverko sur disvojiĝo
- Preĝejo de sankta Prokopio
- Vilaĝplaco
- Pordego en la vilaĝplaco
- Pordego
- Eksa grenejo