Černý Potok | |
germane Pleil | |
vilaĝo | |
Preĝejo de sankta Antonio de Padovo | |
Oficiala nomo: Černý Potok | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Chomutov |
Administra municipo | Kryštofovy Hamry |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Ercmontaro |
Najbaras kun | Jöhstadt Germanio |
Domoj | 43 (2011) |
Situo | Černý Potok |
- alteco | 720 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 29′ 20″ N 13° 05′ 01″ O / 50.48889 °N, 13.08361 °O (mapo) |
Katastro | 25,88 km² (2 588 ha) Černý Potok |
Loĝantaro | 31 (2021) |
Denseco | 1,2 loĝ./km² |
Estiĝo | 1949 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 431 91 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Černý Potok | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Černý Potok (germane Pleil) estas vilaĝo en Ĉeĥio, en Ercmontaro, parto de municipo Kryštofovy Hamry en distrikto Chomutov. Černý Potok situas apud ĉeĥa-germana ŝtatlimo proksimume kvar kilometroj sudokcidente de Kryštofovy Hamry, sed plej proksima najbara setlejo estas saksa urbeto Jöhstadt. Ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo estas loĝigita de dekkvara jarcento. Ĝiaj loĝantoj okupiĝis precipe per prilaborado de fererco, kiun en la ĉirkaŭaĵo oni minis en vico da minejoj. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 43 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie vivis 31 loĝantoj.
Černý Potok estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 25,88 km².
Nomo
Černý Potok estiĝis per kunigo de domaroj Sorgenthal kaj Pleil. La germana nomo Sorgenthal en traduko signifas valo de zorgoj. En la historiaj fontoj la nomo aperas nur en indikita formo. La nomo de la alia domaro estis derivita el familia nomo Bleile (etformo al Blei). En la historiaj fontoj ĝi aperas en formoj Pleyl (1787) kaj Pleil (1846). La nomo Černý Potok estis enkondukita per proklamilo de ministerio de enlando en la jaro 1950.
Historio
Vilaĝo Černý Potok estiĝis en la jaro 1949 per kunigo de du domaroj Pleil kaj Sorgenthal, kiu troviĝas proksime de la ŝtatlimo kun Germanio. Historio de ambaŭ domaroj estas reciproke ligitaj kaj kelkaj historij fontoj inter ambaŭ domaroj ne diferencigas.
Naturaj rilatoj
Černý Potok, simile kiel vico da aliaj ercmontaraj vilaĝoj en tiu ĉi regiono en distrikto Chomutov (ekz. Kovářská, Měděnec, Horní Halže, Petlery, Údolíčko, Mýtinka, Blahuňov ktp.) estas ankaŭ interesa mineralogia loko. En arbaroj oriente de la vilaĝo, kutime sur malnovaj ŝutmontoj, eblas trovi aperaĵoj de diversaj mineraloj – ekzemple fluorito, barito, kristalo, ametisto kaj agato.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 703 |
1880 | 772 |
1890 | 845 |
1900 | 845 |
1910 | 961 |
1921 | 762 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 826 |
1950 | 198 |
1961 | 176 |
1970 | 97 |
1980 | 44 |
1991 | 29 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 27 |
2011 | 28 |
2021 | 31 |
Pluaj fotoj
- Domoj ĉe deflankiĝo el ŝoseo al limpasejo
- Domo n-ro 6
- Agato el Černý Potok
- Eksa fabriko de Flader
|