Černá u Bohdanče | |||
municipo | |||
Okcidenta parto de Černá u Bohdanče | |||
|
|||
Oficiala nomo: Černá u Bohdanče | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Lázně Bohdaneč | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Riveroj | Elbo, Rajská struha | ||
Situo | Černá u Bohdanče | ||
- alteco | 213 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 03′ 19″ N 15° 40′ 19″ O / 50.05528 °N, 15.67194 °O (mapo) | ||
Katastro | 2,65 km² (265 ha) Černá u Bohdanče | ||
Loĝantaro | 693 (2023) | ||
Denseco | 261,51 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1377 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 41 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 572896 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Černá u Bohdanče | |||
Retpaĝo: www.cerna-u-bohdance.cz/ | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Municipo Černá u Bohdanče situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo apud rivero Elbo, 9 km nordoriente de urbo Pardubice kaj 2 km sude de urbo Lázně Bohdaneč. Vivas ĉi tie 693 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lázně Bohdaneč, Pardubice, Rybitví kaj Živanice.
Historio
La plej malnovaj mencioj pri Černá estas el la 14-a jarcento, kiam la vilaĝo estis havaĵo de Albrecht el Cimburk, kiu en la jaro 1344 vendis ĝin al la monaĥejo de Opatovice. Post detruo de la klostro havigis al si la vilaĝon Diviš Bořek el Miletínek, poste posedis ĝin princoj de Minsterberg kaj pli malfrue Vilém el Pernštejn. Fine estis Černá havaĵo de la Ĉeĥa reĝa kamero.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 261 |
1880 | 262 |
1890 | 271 |
1900 | 251 |
1910 | 243 |
1921 | 236 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 236 |
1950 | 194 |
1961 | 201 |
1970 | 211 |
1980 | 217 |
1991 | 224 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 256 |
2014 | 408 |
2016 | 429 |
2017 | 432 |
2018 | 476 |
2019 | 529 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 616 |
2021 | 688 |
2022 | 669 |
2023 | 693 |
Vidindaĵoj
- Trans la vilaĝo fluas rivereto Rajská struha, kiu estas parto de akvomastruma sistemo de kanalo de Opatovice. Sur la rivereto funkciis muelejo el la 17-a jarcento, havaĵo de sinjoro Cepl.
- Sur vilaĝplaco estas ligna kampanileto,
- ŝtona krucifikso kaj
- monumento al la falintoj en la 1-a mondmilito malkovrita en la jaro 1930.
- Danke al du estintaj akvoplenaj sablejoj estas la vilaĝo loko taŭga por ripozo ĉefe sportado, fiŝkaptado, ĉasado kaj simile.
Praktika informo
El Pardubice la vilaĝo estas atingebla per urba buso n-ro 18 (rigardu http://www.dpmp.cz/?rady=18&send=Vybrat )
Literaturo
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Eksteraj ligiloj
- Paĝoj de mikroregiono Bohdaneč Arkivigite je 2010-05-26 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe