Čankov, (ĉankov) hungare Csánk estas urboparto de Levice en Slovakio en regiono Banská Bystrica, en distrikto Levice.

La ruĝo montras lokon de Čankov

Situo

La eksvilaĝo situis en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Levice troviĝas 8 km-ojn for.

Historio

La unua mencio devenis el 1270 en formo Chunk. La kampoj apartenis al diversaj bienuloj. En 1910 loĝis tie 461 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Bát, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La vilaĝo troviĝis laŭ la nova landolimo. Post la 2-a mondmilito granda parto de la hungaroj estis deportitaj, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš.

Vidindaĵoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.