- Eble vi serĉas: Čáslav (Verneřice) aŭ Čáslavsko.
Čáslav | |||
germane Tschaslau | |||
urbo | |||
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en Čáslav | |||
|
|||
Oficiala nomo: Čáslav | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Kutná Hora | ||
Administra municipo | Čáslav | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Brslenka | ||
Situo | Čáslav | ||
- alteco | 231 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 54′ 42″ N 15° 23′ 42″ O / 49.91167 °N, 15.39500 °O (mapo) | ||
Areo | 26,46 km² (2 646 ha) | ||
Loĝantaro | 10 468 (2023) | ||
Denseco | 395,62 loĝ./km² | ||
Tabulo | Mezelba tabulo | ||
Fondo | 1264 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 286 01 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ0205 | ||
NUTS 5 | CZ0205 534005 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 16 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Čáslav | |||
Retpaĝo: www.meucaslav.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Čáslav estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la orienta parto de Mezbohemia regiono, en distrikto Kutná Hora. En 2023 ĝi havis 10 468 loĝantoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Církvice (distrikto Kutná Hora), Třebešice, Chotusice, Žáky, Žleby, Vlačice, Vrdy, Močovice, Drobovice, Krchleby kaj Tupadly (distrikto Kutná Hora).
Historio
Monteto Hrádek estis loĝata ekde eneolito. Ĉirkaŭ la princa burgo el 1134 ekestis la reĝa urbo, fondita en 1264 de la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a.
En la 15-a jarcento ĝi estis grava centro de husana movado, dum la tridekjara milito ĝi estis forbruligita de svedaj soldattrupoj.
Inter la ĉefaj memorindaĵoj estas malfrubaroka urbodomo, gotika preĝejo kun romanika sakristio, restoj de la urba muregaro, urba muzeo kaj tombo de husana militestro Jan Žižka.
En la urbo naskiĝis ekzemple filmreĝisoro Miloš Forman, komponisto Jan Ladislav Dusík kaj verkisto Jiří Mahen. En Čáslav naskiĝis ankaŭ la esperantlingva poetino Eli Urbanová.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 312 |
1880 | 7 178 |
1890 | 8 396 |
1900 | 9 174 |
1910 | 9 318 |
1921 | 9 460 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 10 635 |
1950 | 9 407 |
1961 | 10 107 |
1970 | 10 317 |
1980 | 9 950 |
1991 | 10 107 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 9 904 |
2012 | 10 155 |
2014 | 10 192 |
2016 | 10 378 |
2017 | 10 375 |
2018 | 10 397 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 10 326 |
2020 | 10 322 |
2021 | 10 154 |
2022 | 10 128 |
2023 | 10 468 |
Pluaj fotoj
- Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo
- La urba muregaro
- Bastiono de Otakar
Ĉirkaŭaĵo
- historia urbo Kutná Hora, parto de Monda kulturheredaĵo de UNESKO
- Žehušice kun mondfama ĉasarbaro kun blankaj cervoj
- empira kastelo Kačina, Muzeo de ĉeĥa kamparo
- kastelo Žleby kun riĉe ornamitaj romantikaj internaĵoj
|