distrikto de Ĉudovo | |||
ruse: Чудовский район | |||
distrikto de la Novgoroda provinco | |||
La preĝejo de Sankta Andreo en la vilaĝo Gruzino | |||
|
|||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Administra centro | Ĉudovo | ||
Areo | 2 331,80 km² (233 180 ha) | ||
Loĝantaro | 19 566 (2020) | ||
Denseco | 8,39 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1927 | ||
Horzono | UTC+03 | ||
Tel. prefikso | +7 81665x-xx-xx | ||
OKATO | 49 250 000 000 | ||
La distrikto de Ĉudovo sur la mapo de la Novgoroda provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Chudovsky District | |||
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto | |||
La distrikto de Ĉudovo aŭ Ĉudova distrikto aŭ Ĉudovskij distrikto (ruse Чудовский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbo Ĉudovo. La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 19 566 homoj.[1]
Geografio
La distrikto de Ĉudovo situas norde en la Novgoroda provinco, en malaltaĵo ĉirkaŭ Ilmenj, sed la lago mem neniel apartenas al la distrikto. La plej alta punkto havas altecon nur 63 metroj super la marnivelo. La areo de la distrikto estas 2 331,80 km².[2] Norde kaj nord-okcidente ĝi najbaras kun la Leningrada provinco, sude – kun la Novgoroda distrikto, sud-oriente – kun la distrikto de Malaja Viŝera.[3]
La plej grandaj riveroj de la distrikto estas Volĥovo kaj ties alfluantoj Kerestj, Oskuja, Pĉjovĵa, Tigoda. El ili navigebla estas nur Volĥovo, ties larĝo ĉie dum la tuta 75-kilometra fluo tans la distrikto estas pli ol 200 metroj.[3]
Marĉoj okupas 8 % de la distrikta areo, arbaroj – ne malpli ol 70 %. La klimato estas sufiĉe modera, la averaĝaj temperaturoj estas −8,8 °C (februaro) kaj +17,3 °C (julio). La jara averaĝa temperaturo estas +5,85 °C.[3]
Trans la distrikto iras la grava fervojo inter Moskvo kaj Sankt-Peterburgo, de tiu fervojo iras branĉo de Ĉudovo al Velikij Novgorod.
Simboloj
La blazono de la distrikto de Ĉudovo estas sama kiel tiu de la urbo Ĉudovo. Ĝi estis oficiale aprobita la 30-an de septembro 2008 kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 3801. La blazono estas ruĝa ŝildo kun blua kolono centre, sur ĝi du krucitaj rektaj arĝentaj bastonoj kun nigraj suproj, fajrantaj per arĝenta flamo (fakte ili aspektas kiel alumetoj). La bastonojn subtenas du oraj ursoj, rigardantaj unu la alian.[4] La flago havas la proporcion 3:2 inter la longo kaj la alto kaj tre similas al la blazono.
La eksa blazono, aprobita la 16-an de januaro 1997 similas al la nuna. En ĝi mankis la kolonon, sed ĉeestis libro kun plumo en dentrado kaj spikoj, ursoj kaj alumetoj havis aliajn kolorojn. La alumetojn oni en priskribo rekte nomis “alumetoj”, sed ne “bastonoj”. La aŭtoro de ambaŭ variantoj estas pentristo el Ĉudovo A.V. Podberezskij.[5]
Vidindaĵoj
- En la urbo Ĉudovo troviĝas la muzeo de Nikolaj Nekrasov, kiu situas en lia ĉasista dometo.[6]
Referencoj
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-02-17.
- ↑ Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
- 1 2 3 Край, в котором мы живем (ruse). Administrantaro de la municipa distrikto Ĉudovskij. Arkivita el la originalo je 2013-06-20. Alirita 2021-02-20.
- ↑ Решение Думы Чудовского муниципального района Новгородской области от 30 сентября 2008 г. N 297 "Об утверждении Положения о гербе Чудовского муниципального района" (ruse) (pdf). www.heraldicum.ru. Alirita 2021-02-20.
- ↑ Чудовский район (ruse). www.heraldicum.ru. Alirita 2021-02-20.
- ↑ Усадьба Н.А. Некрасова (ruse). novgorodmuseum.ru. Arkivita el la originalo je 2019-10-30. Alirita 2021-02-20.
|