Ĉo Oju (Qowowuyag) | |
nepale: चोयु, ĉine: 卓奧有山 'Zhuó'àoyǒu Shān' | |
monto | |
Ĉo Oju | |
Landoj | Nepalo, Popola Respubliko Ĉinio |
---|---|
Regionoj | Zono Sagarmata Nepalo, Prefekturo Xigazê Tibeta aŭtonoma regiono, Ĉinio |
Distriktoj | Solukhumbu Ĉinio, Konteo Tingri |
Montaro | Himalajo |
Situo | Ĉo Oju |
- alteco | 8 201 m s. m. |
- koordinatoj | 28° 05′ 39″ N 86° 39′ 39″ O / 28.09417 °N, 86.66083 °O (mapo) |
Plej facila aliro | Okcidenta muro (el Tibeto) |
Unua grimpo | Joseph Joechler Herbert Tichy Pasang Dawa Lama |
- dato | 19-a de oktobro 1954 |
Horzono | UTC (UTC+ 5,5) |
Situo enkadre de Nepalo
| |
Situo enkadre de Tero
| |
Vikimedia Komunejo: Cho Oyu | |
La 6-a plej alta monto de la mondo | |
Ĉo Oju aŭ Qowowuyag (Diino de turkizo; en tibeta lingvo: jo-bo-dbu-yag; en ĉina lingvo: 卓奥友山, Zhuó'àoyǒu Shān) estas monto pli alta ol 8000 m en Himalajo.
Geografio
Ĉo Oju situas 20 km okcidente de Ĉomolungmo kaj Lhotse. Ĝi estas la okcidenta piliero de Khumbu Himal en la himalaja ĉefkresto. La pinto troviĝas sur la limo inter Ĉinio kaj Nepalo. Kun alteco de 8210 m s.m. ĝi estas la sesa plej alta monto de la mondo.
Unua grimpo
La unua grimpo okazis la 19-an de oktobro 1954 fare de Herbert Tichy, Josef Jöchler kaj Pasang Dawa Lama.
Historio de la grimpado
En la jaro 1952 Edmund Hillary esploris la nordokcidentajn alirojn al Ĉo Oju. La 19-an de oktobro 1954 aŭstra ekspedicio sub gvido de Herbert Tichy kun la tirolano Sepp Jöchler kaj la ŝerpo Pasang Dawa Lama sukcesis la unuan grimpadon de la monto sen uzado de aldona oksigeno. En la jaro 1958 barata ekspedicio sukcesis la duan grimpadon. La ŝerpo Pasang Dawa Lama ankaŭ la duan grimpadon partoprenis. La saman jaron sur Ĉo Oju ankaŭ mortis la unua montgrimpanto. Pri la tria grimpado fare de germana ekspedicio en la jaro 1964 ĝis hodiaŭ regas dubo, ĉar mankas pruvo pri la atingo de la pinto. En la jaro 1978 la aŭstraj alpistoj Edi Koblmüller kaj Alois Furtner sukcesis tragrimpi la ekstreman sudorientan vandon por atingi la pinton. En la jaro 1983 la itala montgrimpisto Reinhold Messner el Sudtirolo sukcesis la kvaran pruvitan grimpadon. Ĝis tiam mortis ok homoj inter ili en la jaro 1982 la konata germana alpisto Reinhard Karl dum malsukcesaj grimpadoj de Ĉo Oju. En la jaro 1985 suksesis pola ekspedicio la unuan dumvintran grimpadon tra la suda piliero, kiu ĝis hodiaŭ estas konsiderata la plej malfacila vojo.
Plej ofte grimpata 8000-metra monto post Ĉomolungmo
Post Ĉomolungmo Ĉo Oju estas la plej ofte grimpata pinto pli alta ol 8000 m. Sur ĝia normalvojo ĝi estas konsiderata kiel la plej facile grimpebla 8000-metra monto kun malmultaj objektivaj malfacilaĵoj. Tial ĝi estas ofta celo de komerca ekspedicioj kaj kun nur unu mortinto je 47 sukcesaj grimpadoj ĝi havas la plej malaltan riskon de ĉiuj 8000-metraj pintoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Fotoj de la unua grimpo
- Ĉo Oju sur Peakware Arkivigite je 2006-03-17 per la retarkivo Wayback Machine
Ĉomolungmo (aŭ Everesto) - K2 (Ĉogori aŭ Lambha Pahar aŭ Dapsang) - Kangchenjunga - Lhotse - Makalu - Ĉo Oju - Dhaulagiri - Manaslu - Nanga Parbat - Anapurno - Gaŝerbrum 1 (Kaŝita Pinto) - Broad Peak (Falĉan Kangri/K3) - Gaŝerbrum 2 (K4) - Ŝiŝapangmo