Ĉjuanĝoŭ | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉine 泉州市 | |||||
urbo je prefektuja nivelo | |||||
loka budhisma templo | |||||
departemento-ranga urbo • urbego | |||||
Administrado | |||||
Lando | Ĉinio | ||||
Provinco | Fuĝjano | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 362000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 435 185 (2010) | ||||
Loĝdenso | 778 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 24° 55′ N, 118° 35′ O (mapo)24.91389118.58583Koordinatoj: 24° 55′ N, 118° 35′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 2 m [+] | ||||
Areo | 11286,59 km² (1 128 659 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Quanzhou [+] | |||||
Ĉjuanĝoŭ (laŭ esperanta transskribo, ĉine 泉州市, pinjine Quánzhōu) estas urbo je prefektuja nivelo de Ĉinio. Ĝi situas en la provinco Fuĝjano - la provinca ĉefurbo Fuĝoŭo (福州市, pinjine Fuzhou), la urbo Sjamen (厦门市, pinjine Xiamen) kaj la urbo Ĉjuanĝoŭ estas la tri plej grandaj urboj de la provinco.
Laŭ la censo de 2010 en la urbocentra teritorio vivis 1 435 185 homoj, en la metropola areo estis 6 107 475 kaj en la tuta urba prefektujo Ĉjuanĝoŭ estis 8 128 533. La metropola areo laŭ la stato de 2016 estas la 12-a plej granda de Ĉinio.
Geografio
La urbo situas marborde, ĉe la markolo de Tajvano, kaj en la urbo estas aparta distrikto por investantaj firmaoj el Tajvano.
La distrikto Yongchun (永春县), elp. [jongĉun], estas Gubernio en la guberni-nivela grandurbo de Ĉjuanĝoŭ.
Esperanto en Ĉjuanĝoŭ
En Ĉjuanĝoŭ de la 3-a ĝis 6-a de novembro 2016 okazos la 8-a Azia Kongreso de Esperanto.[1]. Samedate kaj samloke okazos la 5-a ISOA, ILEI-Seminario de Orienta Azio kaj la 10-a Jarkunveno de IKEF-Ĉinio kiuj kunvenigas instruistojn kaj komercistojn el Ĉinio, Koreio, Japanio kaj aliaj landoj.