Ĉistenka komunumo | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | ruse Чистенский сельский совет ukraine Чистенська сільська рада krime-tatare Acı Qal köy şurası | ||
rural settlement in Russia • rural council of Ukraine | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Estas parto de | Simferopola distrikto | ||
Inkludas | 7 vilaĝojn | ||
Administra centro | Ĉistenko | ||
Politiko | |||
Estro | Miĥail Pavloviĉ KULEŜOV (2013) | ||
Demografio | |||
Oficialaj lingvoj | ukraina (oficiala), rusa (fakte oficiala), krime-tatara | ||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) | 8 483 | ||
Loĝdenso | 132,5 loĝ./km² | ||
Plej multnombraj nacioj | rusoj, ukrainoj, krime-tataroj | ||
Geografio | |||
Areo | 64 km² (6 400 ha) | ||
Averaĝaj altoj | ĉ. 250-300 m | ||
![]() Ĉistenka komunumo sur la mapo de Simferopola distrikto | |||
Geografia situo | 44° 52′ 50″ N, 34° 2′ 40″ O (mapo)44.88055555555634.044444444444Koordinatoj: 44° 52′ 50″ N, 34° 2′ 40″ O (mapo) | ||
| |||
Hor-zono | UTC+2 | ||
Kodoj | |||
Telefona kodo | +380-652 | ||
Poŝtkodoj | 97570-97574 | ||
ISO 3166-2 | UA | ||
Ĉistenka komunumo (ruse Чистенский сельский совет, ukraine Чистенська сільська рада, krime-tatare Acı Qal köy şurası) estas unu el la komunumoj de la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). Ĝia administra centro estas la vilaĝo Ĉistenko.
Ĝeneralaj informoj
La komunumo situas en la sud-okcidenta parto de la Simferopola distrikto, okupante la deklivojn de la Interna kaj Ekstera montoĉenoj de la Krimea montaro, la laŭlongvan valon inter tiuj kaj ankaŭ la supran parton de la valo de la rivero Okcidenta Bulganako. La komunumo najbaras: norde — la okcidentan parton de la Perova komunumo, nord-oriente — la Simferopolan municipon, oriente — la orientan parton de la Perova komunumo, sude kaj okcidente — la Baĥĉisarajan distrikton, nord-okcidente — la Poĵarskan komunumon.
La komunumo kovras la areon de 6,4 mil hektaroj[1] kaj laŭ la informoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 estas loĝata de 8483 homoj[2]. La kvanto de deputitoj en la komunuma konsilio estas 30 homoj[3]. La komunumo estis formita en la jaro 1925[1].
La oficiala adreso de la komunuma konsilio estas: 97570, Krimeo, Simferopolskij rajon, s. Ĉistenkoje, ul. Sovetskaja 25.
Konsisto de la komunumo
Al la komunumo apartenas 7 vilaĝoj, kelkaj el ili situas tre proksime al Simferopolo kaj povas esti konsiderataj kiel ĝiaj antaŭurboj. En la suba listo de la vilaĝoj parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-1948.
Socia vivo
La ĉefaj ekonomiaj entreprenoj de la komunumo apartenas al la agrikultura sektoro. En la komunumo troviĝas kultur-domo, kelkaj mezlernejoj kaj antaŭlernejoj, kelkaj malgrandaj medicinejoj.
Tra la teritorio de la komunumo pasas la aŭtovojo kaj fervoja linio Simferopolo—Baĥĉisarajo—Sebastopolo.
Referencoj
- 1 2 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Ĉistenka komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2014-01-07.
- ↑ Oficialaj informoj pri la Ĉistenka komunumo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2014-01-07.
- ↑ Oficialaj informoj pri la Ĉistenka komunuma konsilio en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2014-01-07.
Ligiloj
- Oficialaj informoj pri la Ĉistenka komunumo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2014-01-07.
- Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Ĉistenka komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2014-01-07.