Ĉindvara | |||
---|---|---|---|
| |||
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 480001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 4′ N, 78° 57′ O (mapo)22.05972222222278.948055555556Koordinatoj: 22° 4′ N, 78° 57′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 675 m [+] | ||
Areo | 110 km² (11 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Ĉindvara, laŭ (hindie छिंदवाड़ा) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo originis de arbo simila al daktilopalmo.
Demografio
Ĉindvara havis populacion de 260 575 en 2011. La legopovo estis 89%, kiu estas tre signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
Ĉindvara situas en montaro Satpura 675 metrojn super la marnivelo ĉirkaŭita de densa arbaro per varia flaŭro kaj faŭno. Seoni troviĝas 96, Nagpur 101, Betul 107, Itarsi 134, Narmadapuram 145, Ĝabalpur 160, subŝtata ĉefurbo Bopalo 204, Indaur 325, Mumbajo 723, tutlanda ĉefurbo Delhio 752, Kolkato 972 kilometrojn (aere) .
Historio
Estas legendo pri fondo de Ĉindvara. Dum dominado de la britoj militforto estis postenigita en tiu areo. Granda ribelo okazis en la jaroj 1857 kaj 1858. La municipo estis formita en 1867.
Ekonomio
Ĉindvara estas komerca urbo kun signifaj merkatoj, sed oni ofte ligiĝas ankaŭ al la karbominada industrio. La historiaj okupiĝoj ankaŭ nun vivas: prilaboroj de ceramikoj, ledoj, latunoj. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas legomojn (ĉefe terpomojn), tritikojn, kotonojn, sorgojn.
Lingvoj
En Ĉindvara la ĉefa lingvo estas la hindia lingvo.
Religioj
81% de la populacio estas hinduoj, krome muslimoj 13%, ĝajnistoj pli ol 3%, kristanoj 1,6%.
Eduko
En Ĉindvara la universitato estis fondita en 2018, kelkaj institutoj jam longe funkcias en la urbego.
Trafiko
Ĉindvara havas trairan fervojan linion kaj kuras al la urbego 4 ĉefvojoj, respektive 2 flankovojoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Nagpur.
Klimato
Jare pluvas po 1183 mm en Ĉindvara. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pro la musonoj inter junio kaj septembro pli ofte.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans