Miscanthus sinensis | ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Miscanthus sinensis Andersson, 1856 | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
La ĉina kano (Miscanthus sinensis), ankaŭ konata erare sub la nomo elefanta herbo, estas plurjara planto el familio de poacoj (Poaceae). Ĝi kreskas originale en orienta Azio (Ĉinio, Japanio, Koreio). Ĝi estis enmetita en Usonon kiel ornamplanto, poste forte disvastiĝis.
Priskribo
La planton Miscanthus sinensis karakterizas kanoforma kreskaĵo; formas densan, ĝis lozan kreskaĵaron kaj atingas alton de 80 ĝis 200 (malofte 30 ĝis 400) centimetrojn. La plantoj formas horizontale kreskantan, mallongan rizomon, kies radikoj povas penetri la grundon ĝis 2,5 m.
La nedisbranĉiĝintaj, fortaj pajleroj havas la diametron de 3 ĝis 10 milimetroj, la knotoj povas estis kavaj aŭ facile harkovritaj. La folioj staras ŝanĝe, estas C4-tipaj, longaj de 18 ĝis 75 centimetroj, larĝaj 0,3 ĝis 2 (ĝis 4) centimetraj.
La infloresko estas paniklo, longa 10-20 ĝis 36 centimetroj.
Uzoj
En la originala kreskejo, oni uzas la ĉinan kanon kiel krudmaterialon por matoj kaj por plektaĵoj pro vid- kaj ventoprotekto, same kiel furaĝplanton. Ekde la 1950-aj jaroj, ĝi estas uzata en la eŭropaj landoj kiel ornamplanto, krom la Miscanthus sacchariflorus.
Oni jam importis en 1935 el Japanio tra Danio al Mez-Eŭropo la specife kresk-fortan specion, la gigantan ĉinan kanon (Miscanthus × giganteus), hibridon el la ĉina kano kaj la Miscanthus sacchariflorus. Tiu hibrido atingas en Eŭropo la alton de 4 metroj kaj pro tio oni uzas ĝin ekde la 1970-aj jaroj kiel energioplanton.