Ĉina fringo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Carduelis sinica (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ĉina fringo (Carduelis sinica) estas malgranda paserina birdo, kiu apartenas al la familio de Fringedoj. La genro Carduelis povus ankoraŭ esti disigita kaj tiukaze la verdaj fringoj estus separataj en sian malnovan genron Chloris denove.
Ili loĝas en Orienta Azio kaj de tie kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo kie sinica signifas “ĉina”.
Tiu fringo havas grizan kapon kun pli bruna bridovizaĝo, kaj olivecbrunaj bordoj kaj orelareo, tre bruna dorso kaj pli helbrunaj subaj partoj. La flugilplumoj estas nigraj kun blankaj bordoj kaj estas tre rimarkindaj brilflavaj flugilstrioj kaj ankaŭ ŝultromakuloj. La beko estas dika, konusforma kaj tre hela (helroza); la kruroj ruĝecaj. Junuloj estas pli striecaj kaj kun bruneca kapo anstataŭ griza.
Ili nestumas en arboj aŭ arbustoj; la ino demetas 3-5 ovojn.
Origino de verdaj fringoj
Vidu la artikolon de Dezerta fringo.
Literaturo
- BirdLife International (2004). Carduelis sinica. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
|