Ĉina Tajpeo (Tajvano) en la Somera Olimpiko 2000 | ||||
Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo | ||||
Flagtenanto: | Chiang Peng-Lung | |||
Sportistoj | 55 en 14 fakoj | |||
Medaloj rango: 58 |
Oro 0 |
Arĝento 1 |
Bronzo 4 |
Sume 5 |
La tajvana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo havis 55 sportistojn. Ili partoprenis en 14 fakoj. Flagtenanto de la tajvana teamo estis Chiang Peng-Lung. La sportistoj atingis unu arĝentan kaj 4 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 58-an rangon.
La ŝtata nomo "Ĉina Tajpeo" ĉi-tie uzata estas fakte artefarita kaj diplomatie inter la jaroj 1976 kaj 1979 pridisputata nomo por la lando kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó). Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (ĉine kaj angle)
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.