Ĉernivci | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Originala nomo | Чернівці | |||||||
Stacidomo Ĉernivci | ||||||||
fervoja stacidomo | ||||||||
Situo | ||||||||
Lando | Ukrainio | |||||||
Loko | Ĉernivco | |||||||
Geografia situo | 48° 18′ 4″ N, 25° 55′ 46″ O (mapo)48.30111125.929444Koordinatoj: 48° 18′ 4″ N, 25° 55′ 46″ O (mapo) | |||||||
Geografia lokigo sur la mapo : Ukrainio
Geografia lokigo sur la mapo : Ĉernivca provinco
Geografia lokigo sur la mapo : Ĉernivco
| ||||||||
Ecoj | ||||||||
Trakoj | 5 | |||||||
Kajoj | 3 | |||||||
Historio | ||||||||
Malfermo | 1866 | |||||||
Administrado kaj utiligado | ||||||||
Trafikanto | Ukrzaliznicja | |||||||
Kodo ESR | 366602 | |||||||
Kodo Ekspress-3 | 2218500 | |||||||
En TTT | Ĉernivci ĉe "ESR" Ĉernivci ĉe "Ekspress" | |||||||
Ĉernivci (ukraine Чернівці) estas fervoja stacio en Ĉernivco (Ĉernivca provinco), la 27-a plej granda urbo en Ukrainio.
Historio
La stacio estis malfermita la 1-an de septembro 1866 kadre de la fervoja linio Lvivo kaj Ĉernivco tra Ivano-Frankivsk kaj Kolomeo. La 28-an de oktobro 1869, la linio al Suceava en Rumanio estis ekfunkciigita, kio permesis al Ĉernivco iĝi regiona fervojtrafiknodo. La 12-an de julio 1884 finiĝis la konstruado de la linio al Ocnița (Moldavio).
La nuna stacidomo estis konstruita en la jaroj inter 1906 kaj 1909 de la famega arĥitekto Otto Wagner. Dum la du mondmilitoj la konstruaĵo suferspertis difektojn kaj rekonstruotis. Temas pri arkitektura monumento de loka graveco.
Servoj
Dizelaj trajnoj por pendollaborantoj kaj longdistancaj trajnoj finas sian cirkuladon tie ĉi. Per antaŭurbaj vagonaroj oni povas atingi Kolomeo, Storoĵinec, Sokirjani, Viĵnica, Larga (limtransirejon kun Moldavio) kaj eĉ Vadul-Siret (limtransirejon kun Rumanio). Longdistancaj trajnoj veturas al Lvivo, Kievo, Kovel kaj Odeso.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Ĉernivci en retejo tochka-na-karte
- La stacidomo inter aliaj
- Informoj ĉe railwayz.info
- Horartabulserĉado
- Ofertoj ĉe la ĉernivca stacidomo Arkivigite je 2019-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
|