Ĉemizo estas speco de brustvestaĵo. En sia plej tipa formo ĝi havas kolumon kaj longajn manikojn, kaj estas plene malfermebla antaŭe per butonoj — sed ekzistas ankaŭ multaj variantoj:
- Bluzo estas virina ĉemizo.
- Ĉemizeto havas manikojn nur ĝis la kubutoj.
- Golfĉemizo havas nur malmultajn butonojn supre, apud la kolumo.
- Rugbeĉemizo estas kolora, ofte kun horizontalaj strioj el du kontrastaj koloroj, kaj havas blankan kolumon.
- Poloa ĉemizo estas ĉemizo multportata dum sporto kiel poloo aŭ teniso sed hodiaŭ ankaŭ dum ĉiutaga vivo.
- Havaja ĉemizo havas gajajn flordesegnaĵojn en helaj koloroj.
- T-ĉemizo estas senkoluma kaj senbutona, kaj kutime havas mallongajn manikojn.
- Atleta ĉemizo estas senmanika T-ĉemizo kun malalta U-forma dekoltaĵo.
- Kamizolo similas al atleta ĉemizo, sed havas nur ŝnuretojn ĉe la ŝultroj.
- Miniĉemizo estas T-ĉemizo aŭ atleta ĉemizo tiel mallonga, ke ĝi ne kovras la ventron.
- Subĉemizo estas ia ajn ĉemizo portata tuj sur la haŭto, kiel subvestaĵo, ofte T-ĉemizo aŭ atleta ĉemizo.
- Noktoĉemizo estas longa kaj portata dum la dormo.
- Surĉemizo estas antaŭo de ĉemizo, aparte gladita ĉe la viroj, puntornamita ĉe la virinoj, portata sur la ordinara ĉemizo, por pli elegante aspekti.
- Ŝvitĉemizo estas dika kotona longmanika brustvestaĵo.
Proverbo
Ekzistas proverbo pri ĉemizo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo. ”
Referencoj
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-02-01.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.