![](../I/Cell_membrane_detailed_diagram_3.svg.png.webp)
Strukturo de ĉelo
Ĉelbiologio (anstataŭ la malnova termino citobiologio originita de la greka cytos + logos : t.e. "studo de ĉeloj") estas fako de biologio, kiu studas la konsiston kaj funkciadon de ĉeloj.
Ĝi naskiĝis en la 19-a jarcento, kvankam la baza ilo kiu ebligis rektan observadon de ĉeloj, la mikroskopo, jam enkondukiĝis en sia plej frua formo en la 17-a jarcento. Oni tradicie konsideras Matthias Schleiden kaj Theodor Schwann kiel la patrojn de ĉelbiologio, ĉar ili en 1838 unue verkis teorion pri la ekzisto de ĉeloj.
Famaj ĉelbiologistoj
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.