Princĉefepiskoplando Salcburgo | |||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||
| |||||||||||||||
Elektoprinclando | |||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
Patrina lando: |
|||||||||||||||
Pereo: |
|||||||||||||||
| |||||||||||||||
La princĉefepiskoplando Salcburgo (latine Principatus et Archiepiscopatus Salisburgensis, germane Fürsterzbistum Salzburg aŭ Erzstift Salzburg) estis historia teritorio de la Sankta Romia Imperio, kiu ekzistis de la 14-a jarcento ĝis la sekularigo en 1802/1803. Ĝia reganto estis la ĉefepiskopo de Salcburgo kaj "Primaso de Germanujo". Ĝi apartenis al la bavara imperia cirklo. En 1803 ĝi ŝanĝiĝis al elektoprinclando Salcburgo kaj tri jarojn poste al duklando Salcburgo. La princĉefepiskoplando estas antaŭulo de la hodiaŭa federacia lando Salcburgo en Aŭstrio, kaj havis proksimume la saman teritorion, plus kelkajn partojn en hodiaŭaj Tirolo kaj Bavario.
Princepiskoplando kompare kun episkopujo
La ĉefepiskopo de Salcburgo havis du rolojn: ŝtatan kaj eklezian. En la ŝtata rolo li estis princo kaj reganto (ŝtatestro) de la princlando (princepiskoplando). En la eklezia rolo li estis la ĉefepiskopo de sia episkopujo (diocezo), la episkopujo de Salcburgo (ekde 789, ĉefepiskoplando ekde 798). Tiu ĉi episkopujo havis alian teritorion ol la princlando mem.
La ĉefepiskopo de Salcburgo havis altan rangon en la imperio kaj la specialan titolon "primaso de Germanio". Li havis la rajton mem nomumi la episkopon de Chiemsee, kiu estis lia subulo. Ankoraŭ longe post la sekularigo la salcburga ĉefepiskopo plu uzis la (senpovecan) titolon "princĉefepiskopo" Fürsterzbischof kaj demetis ĝin nur en 1951.
Listo de la salcburgaj episkopoj (nekompleta)
Episkopoj
La episkopo ankaŭ estis abato de abatejo Sankta Petro en persona unio.
- 696–716/18 Ruperto de Salcburgo
- 716/18–antaŭ 728 Vitalo de Salcburgo
- 730–737 Flobrigis
- 739-745 Johano la 1-a
- 745–784 Virgilio de Salcburgo
- 785-798 Arno
Ĉefepiskopoj (ekde 798)
Ĝis 987 la ĉefepiskopo ankaŭ estis abato de abatejo Sankta Petro en persona unio.
- 798-821 Arno
- 824–836 Adalram
- 836–859 Liupram
- 859–873 Adalwin
- 873–874 Adalberto la 1-a
- 874–907 Theotmar
- 991–1023 Hartwig
- 1041–1060 Baldueno
- 1060–1088 Gebehardo
- 1088–1090 Bertoldo de Moosburg (kontraŭepiskopo)
- 1090–1098 Thiemo
- 1106–1147 Konrado de Abenberg
- 1147–1164 Eberhard von Biburg
- 1200–1246 Eberhard von Regensberg
- 1247 Burkhart de Ziegenhain
- 1257–1265 Udalriko de Seckau
- 1265–1270 Ladislao de Silezio
- 1270–1284 Frederiko de Walchen
- 1315–1338 Friedrich von Leibnitz
- 1338-1343 Heinrich von Pirnbrunn
Princĉefepiskopoj
- 1343–1365 Ortolf von Weißeneck
- 1365–1396 Pilgrim la 2-a de Puchheim
- 1406-1427 Eberhard von Neuhaus
- 1466–1482 Bernhard von Rohr
- 1482–1489 Johann Beckenschlager
- 1494–1495 Sigmund von Hollenegg
- 1495–1519 Leonhard von Keutschach
- 1519–1540 Matthäus Lang von Wellenburg
- 1540–1554 princĉefepiskopo/administranto Ernst von Bayern
- 1560-1586 Johann Jakob von Kuen-Belasy
- 1587–1612 Wolf Dietrich von Raitenau
- 1612–1619 Markus Sittikus von Hohenems
- 1619–1653 Paris von Lodron
- 1654–1668 Guidobaldo Thun
- 1668–1687 Max Gandolf von Kuenburg
- 1687–1709 Johann Ernst von Thun
- 1707–1727 Franz Anton von Harrach
- 1727–1744 Leopold Anton von Firmian
- 1745–1747 Jakob Ernst von Liechtenstein-Kastelkorn
- 1747–1753 Andreas Jakob von Dietrichstein
- 1753–1771 Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach
- 1772–1812 Hieronymus von Colloredo. En 1803 li rezignis pri la sekulara povo de la salcburgaj ĉefepiskopoj sed retenis la (senpotencan) princĉefepiskopan titolon.
Ĉefepiskopoj (laŭtitole princĉefepiskopoj)
- 1816–1822 Leopold Maximilian von Firmian
- 1823–1835 Augustin Josef Gruber
- 1835–1850 Friedrich zu Schwarzenberg
- 1851–1876 Maximilian Joseph von Tarnóczy
- 1876–1890 Franz Albert Eder
- 1890–1900 Johannes Evangelist Haller
- 1900–1914 Johannes Baptist Katschthaler
- 1914–1918 Balthasar Kaltner
- 1918–1934 Ignatius Rieder
- 1934–1941 Sigismund Waitz
- 1943–1969 Andreas Rohracher. En 1951 li rezignis la (senpotencan) princĉefepiskopan titolon.
Ĉefepiskopoj
- 1969–1972 Eduard Macheiner
- 1973–1988 Karl Berg
- 1989–2002 Georg Eder
- 2003–2013 Alois Kothgasser
- ekde 2013 Franz Lackner