Ĉeĥoslovaka milita ŝiparo | ||
---|---|---|
militista unuo • mararmeo | ||
Komenco | 1918 vd | |
Fino | 1959 vd | |
Poste | Danube Flotilla vd | |
Lando(j) | Ĉeĥoslovakio vd | |
Ĉeĥoslovaka milita ŝiparo principe limiĝis sole al riveraj navigaciiloj. Ĉeĥoslovakio, kiel enlanda ŝtato, neniam havis plenvaloran militan ŝiparon.
En majo de 1918 estiĝis en Vladivostoko la unua "surmara taĉmento" de la ĉeĥoslovaka legio sur Malproksima Oriento. Ĝi havis je dispono du vaporŝipojn kaj glacirompilon. La ŝipoj estis uzataj precipe por transportaj celoj. En la sama jaro la legianoj uzis dum okupigado de havenoj sur Bajkalo du vaporŝipojn, kiujn ili armigis per kvar haŭbizoj. La agado de marista taĉmento estis finigita en la jaro 1920.
En la jaroj 1918 ĝis 1939 la ĉeĥoslovaka armeo havis en armilaro tutan vicon de militŝipoj. Tio estis precipe diversaj patrolaj kaj gardistaraj boatoj, kanonboatoj kaj minportilo. La plej granda milita ŝipo estis patrola ŝipo President Masaryk, armilekipita per kvar kanonoj de kalibro 66 mm.
Ĉiuj navigaciiloj estis en la jaroj 1919 ĝis 1921 envicigitaj en Taĉmenton de armea ŝiparo por Elbo kaj en Taĉmenton de armea ŝiparo por Danubo. En la jaro 1921 la taĉmentoj estis unuigitaj kaj estiĝis akva bataliono, kiu estis parto de la 4-a pionirara regimento.
Post la dua mondmilito estis en la jaro 1946 en Bratislavo fondita la 14-a pionirara bataliono kun ŝipa kaj mina roto. Ekde la jaro 1950 la formacio estis parto de la 52-a ponta regimento. En ties kadro agadis la ŝipa roto, kiun kreis roto de batalboatoj kaj trupo de minboatoj. En la jaro 1957 la roto estis reorganizita je roto de rivera barikadigado kaj en la jaro 1959 ĝi estis nuligita.