
Diversaj specoj de ĉatnio
Ĉatnio estas spicita konfitaĵo aŭ kondimento, precipe el mangoj, manĝata kutime kun viando. Ĝi oriĝine devenas le suda Azio. Ĝi povas esti seka aŭ malseka; malseka ĉatnio ĝenerale estas en la formo de pulvoro.

manga ĉatnio

La sortimentoj de ĉatnio

kokosa ĉatnio

tomata ĉatnio

menta ĉatnio

La verda patkuko ("Pesarattu") kaj zingibra ĉatnio
Diversaj tradiciaj specoj
- Narijal ki ćatni – kokosa (vidu la apudan foton)
- Pjaz ki ćatni – cepa
- Tamatar ki ćatni – tomata (vidu la apudan foton)
- Dhanije ki ćatni – koriandra
- Pudine ki ćatni – menta (tia kaj la supra speco estas ankaŭ nomata hari ćatni - verda ĉatnio) (vidu la apudan foton)
- Imli hi ćatni – tamarinda
- Am ki ćatni – manga (farita el la verdaj, nematuraj fruktoj) (vidu la apudan foton)
- Nimbu ki ćatni – limona
- Lahsun ki ćatni – ajla (kun kokoso)
- Kira ki ćatni – kukuma
Produktoj de ĉatnio diferencas en la hinda kuirarto:
- Panĝaba kuirarto - mento, cepo, tamarindo, mango kaj aliaj.
- Nord-hinda kuirarto - tamarindo, koriandro, ajlo, mento, mango, kapsiketo kaj aliaj.
- Bengala kuirarto - mango, tomato, ananaso, tamarindo, ĉatnio kun papajo.
- Asama kuirarto - koriandro, spinaco, tomato, kapsiketo, rafano, karoto, kukumo, lento kaj aliaj.
- Odiŝa kuirarto - mento, kokoso, mango, oranĝo, tomato, sekigitaj fiŝoj kaj aliaj.
- Guĝarata kuirarto - limona ĉatnio.
- Kerala kuirarto - kokoso, mento, mango, sekigitaj fiŝoj, salikokoj, cepo kaj aliaj.
- Marathi (en la ŝtato Maharaŝtro) kuirarto - mango, arakidoj kaj aliaj.
- Telugua kuirarto - kokoso, koriandro, kapsiketo, tomato, cepo, arakidoj, citronoj, tamarindo, mango kaj aliaj.
- Tamila kuirarto - kokoso, koriandro, kapsiketo, tomato, cepo, zingibro, mango, lento kaj aliaj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.