Ĉandragupto la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 400 | ||||
Morto | 30-an de novembro 499 (99-jaraĝa) | ||||
Religio | hinduismo vd | ||||
Ŝtataneco | Gupta imperio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Samudragupto vd | ||||
Gefratoj | Ramagupta vd | ||||
Edz(in)o | Dhruvadevi vd | ||||
Infanoj | Kumaragupto la 1-a • Prabhavatigupta • Govindagupta vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ĉandragupto la 2-a (r. ĉ. 380 – ĉ. 415), konata ankaŭ laŭ sia titolo Vikramadiĝa, estis unu el la plej povaj imperiestroj de la Gupta Imperio en norda Hindio.
Ĉandragupto pluigis la ekspansionisman politikon de sia patro Samudragupta: historia pruvaro sugestas, ke li venkis super la Okcidentaj Satrapoj, kaj etendis la dominadon de la Gupta Imperio el la rivero Induso en okcidento ĝis la Bengala regiono oriente, kaj el la montetoj de Himalajo norde al la rivero Narmada sude. Lia filino Prabhavatigupta estis reĝino de la suda regno Vakataka, kaj li eble havis influon en la Vakataka teritorio dum ŝia regenteco.
La Gupta imperio atingis sian pinton dum la regado de Ĉandragupto. La ĉina vojaĝanto Faksian, kiu vizitis Hindion dum lia regado, sugestas, ke li regis super paca kaj prospera regno. La legenda figuro de Vikramadiĝa estis probable bazita sur Ĉandragupto la 2-a (inter aliaj reĝoj), kaj la fama Sanskrita poeto Kalidasa eble estis lia kortega poeto.