Ĉambro estas enfermita spaco en hejmo, oficejo, aŭ alia konstruaĵo. Ĉambro povas havi pordojn permesatajn eniron kaj eliron de la ĉambro, kaj fenestrojn por aerfluo kaj lumo.
Multaj ĉambroj havas nomojn laŭ siaj uzo. Ekzemple, ĉambro por kuirado de manĝaĵo estas nomita kuirejo.
Laŭ Francisko Azorín Ĉambro estas Ĉiu el la loĝebla parto de domo, komunikiĝanta per pordoj inter ili.[1] Kaj li indikas etimologion el greka kamara kaj de tie la latina camera, kurioze li ne mencias la francan chambre. Li aldonas terminojn por ĉambrotipoj, nome cambreto, ĉambrego, ĉambraĉo, ĉambraro, antaŭĉambro, dormoĉambro, manĝoĉambro, laborĉambro, legoĉambro.[2]
Ĉambroj en hejmo
- Por plia informo, bonvolu vidi la ĉefartikolon pri hejmo (loĝejo).
Aliaj ĉambroj
- Atendoĉambro en stacidomo aŭ oficejo de kuracisto oni uzas dum atendado de rendevuo.
- Klasĉambro estas ĉambro en lernejo por instruado de studentoj.
- Kunvenejo de institucio, aŭ la koncerna institucio mem.
- Ĉambro de Deputitoj estas nomo de parto de la Parlamento en diversaj landoj.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 47.
- ↑ Azorín, samloke.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.